József Szenvey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Szenvey
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1800 (1800-08-28)
en Bratislavo
Morto 22-an de januaro 1857 (1857-01-22) (56-jaraĝa)
en Peŝto
Lingvoj hungaragermana vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkistotradukisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

József SZENVEY [jOĵef senvei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szenvey József estis hungara verkisto, redaktoro, ĵurnalisto, membro de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy.

József Szenvey naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1800 en la tiutempa hungara ĉefurbo Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 22-an de januaro 1857 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Szenvey frekventis lernejojn en Pápa, Buda, Pest. Ekde 1820 li vivis en Visegrád, kie li verkis poemojn kaj tradukadis de Friedrich Schiller. Baldaŭe ĝis 1832 li estis edukisto ĉe riĉulo en Maglód. En 1836 li estis unu el la fondintoj de Societo Kisfaludy. Tiutempe kaj poste li redaktis diversajn revuojn.

Verkaro (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Messzinai hölgy, vagy a testvéri vihar kaj Ármány és szerelem - tradukaĵoj de Schiller
  • A fegyencz neje - tradukita romano 1856
  • Mérimée Prosper - tradukita el la franca lingvo 1879

Fontoj[redakti | redakti fonton]