Melanomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Melanomo

Melanomo estas maligna tumoro de melanocitoj, kiuj troviĝas precipe en la haŭto, sed ankaŭ en la intesto kaj okuloj. Danĝera loko estas la plando, ĉar tie la haŭto estas malofte kontrolata. Ĝi estas malofta tipo de haŭta kancero, sed kaŭzas la plimulton de la mortoj pro haŭtmalsano. Oni distingas inter ebena kaj globforma melanomo, kiu ne reagas al radioterapio.

Melanomo okazas pro nekontrolata kresko de pigmentaj ĉeloj (melanocitoj, riĉaj je melatonino). Ĉirkaŭ 40% - 50% estiĝas el nevusoj kaj 20% el ŝajne sana haŭto.

Precipe ĉe helaj homoj oni povas observi kreskon de ofteco de melanomo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1997/07, paĝo 14: Ĉu ankaŭ genoj responsas pri melanomo? verkita de Stevens Norvell.