Pavel Fedotov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pavel Fedotov
Persona informo
Naskiĝo 22-an de junio 1815 (1815-06-22)
en Moskvo
Morto 14-an de novembro 1852 (1852-11-14) (37-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Tombo Smolenskoye Orthodox Cemetery
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater The First Moscow Cadet Corps
Okupo
Okupo artisto • pentristo • desegnisto
Verkoj Major's marriage proposal
vdr

Pavel Andrejeviĉ FEDOTOV (ruse Павел Андреевич Федотов) (18151852) estis rusa pentristo.

Fedotov estis oficiro de la Imperiestra Gvardio en Sankt-Peterburgo. Kiel multe da liaj kolegoj tiuepoke, li interesiĝis pri artoj. Li ludis la fluton kaj ĉeestis vesperlernejon, kie li lernis pentradon. Fedotov decidis fokusiĝi je pentrado kaj forlasis la armeon en 1844. Komence li uzis krajonon kaj akvafarbojn, sed transiris al oleopentrado, komenciĝinte en 1846.

Fedotov ĝuis mallongan periodon de publika sukceso ĉe Sankt-Peterburgaj ekspozicioj en 1849 kaj 1850.

Fedotov estis nur 37-jaraĝa, kiam li mortis en frenezulejo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]