Striptizejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekstero de Little Darlings, nome striptizejo en Las Vegas (Nevado) posedata de entrepreno Déjà Vu.
Gentlemans Club Helsinki[1] en Punavuori, Helsinko, Finnlando.

Striptizejo estas instalaĵo kie striptizistoj provizas distradon por plenkreskuloj, ĉefe en la formo de striptizo aŭ aliaj erotikaj aŭ ekzotaj dancoj. Striptizejoj tipe adoptas stilon de noktoklubotrinkejo kaj povas adopti ankaŭ stilon de teatrokabaredo. Striptizejoj usonstilaj ekaperis ekster Nordameriko post la Dua Mondmilito, kaj alvenis en Azion fine de la 1980-aj jaroj kaj en Eŭropon en 1978,[2] kie ili konkurencis kontraŭ la lokaj kaj anglaj kaj francaj stiloj de striptizo kaj de erotaj spektakloj.

En 2005, la grando de la tutmonda ekonomia sektoro de striptizejoj estis ĉirkaŭkalkulita en 75 mil milionoj da usonaj dolaroj.[3] En 2002, la grando de la usona ekonomia sektoro de striptizejoj estis ĉirkaŭkalkulita en mil milionoj da usonaj dolaroj, kio generis 19% el la totala enspezo de la laŭleĝa distrado por plenkreskuloj.[4] La usonaj oficialaj informoj SEC kaj registroj de alkoholaĵoj disponeblaj tiame indikis, ke estis almenaŭ 2,500 striptizejoj en Usono,[4] kaj ekde tiam, la nombro de striptizejoj en Usono estis kreskinta. Profiteblo de striptizejoj, kiel ĉe aliaj serv-orientitaj negocoj, ege dependis el loko kaj distrokutimoj. Ju pli dezirita estas striptizejo, laŭ kriterioj de kvalito aŭ instalaĵoj, ekipaĵo, meblaro kaj aliaj elementoj, des pli klientoj pretas pagi por servoj kiel ekzemple ĉambroj por gravuloj.[5] La populareco de striptizejo estas indikilo de ties kvalito, kiel perbuŝo inter klientoj kiuj vizitis striptizejoj en diversaj regionoj.

Striptizejoj kiel instalaĵoj por lasciva distrado estas riptetata temo en popola kulturo.[6] En kelkaj komunikiloj, tiuj striptizejoj estas portretitaj ĉefe kiel kunvenejoj por mavirto kaj malbona reputacio. La propraj striptizejoj kaj variaj aspektoj de la negocoj estas klare aluditaj en tiuj referencoj. La listoj "Top Strip Club" en kelkaj komunikiloj montris, ke la usonstila striptizejo estas tutmonda fenomeno kaj ke ĝi iĝis ankaŭ kulture akceptita formo de distrado, spite ties konsideroj en juraj cirkloj kaj popolaj amaskomunikiloj. Popularaj retejoj por sekvantoj de striptizejoj ankaŭ havas listojn kalkulitajn el la eniroj de vizitantoj en la retejon. La jura statuso de striptizejoj evoluis laŭlonge de la tempo, dum naciaj kaj lokaj leĝoj iĝis progresive pli kaj pli liberalaj pri la aferoj tra la tuta mondo, kvankam kelkaj landoj (kiel Islando) plenumis striktajn limigojn kaj malpermesojn.[7] Striptizejoj estas oftaj celoj de konfliktoj tra la tuta mondo, kaj la seksa sektoro, kiu inkludas striptizejojn, estas konflikta afero en la popularaj kulturo kaj politiko. Kelkaj striptizejoj estis ligitaj al krimaj organizaĵoj.[8]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gentlemans Club Helsinki (en la angla)
  2. Shteir, Rachel (2004). Striptease: The Untold History of the Girlie Show. New York: Oxford University Press. pp. 31, 39, 263–266, 350. ISBN 978-0-19-512750-8.
  3. Jeffreys, Sheila (2009). The industrial vagina: the political economy of the global sex trade. Taylor & Francis. pp. 86–106. ISBN 978-0-415-41233-9. Alirita la 13an de septembro 2018.
  4. 4,0 4,1 Purdue, Lewis (2002). EroticaBiz: How Sex Shaped the Internet. IUniverse. pp. 23–24. ISBN 978-0-595-25612-9. Alirita la 13an de septembro 2018.
  5. Frank, Katherine (2002). G-Strings and Sympathy: Strip Club Regulars and Male Desire. Durham and London: Duke University Press. pp. 57–84. ISBN 978-0-8223-2972-5.
  6. Boles, J.; Garbin, A. P. (1974). "The Strip Club and the Customer-Stripper Patterns of Interaction". Sociology and Social Research. 58: 136–144.
  7. "Legislation Bans Stripping in Iceland Iceland Review. 2010-03-24. Alirita la 13an de septembro 2018.
  8. Coletta, Chris (2007-12-14). "Strip club's ownership shift creates furor over payments". Triangle Business Journal. Alirita la 13an de septembro 2018.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • R. Danielle Egan; Katherine Frank; Merri Lisa Johnson (2005). Egan, R. Danielle; Frank, K.; Johnson, M. L. (eds.). Flesh for Fantasy: Producing and Consuming Exotic Dance. New York, U.S.: Thunder's Mouth Press, Avalon Publishing Group. ISBN 978-1-56025-721-9.
  • Frank, Katherine (2005). G-Strings and Sympathy: Strip Club Regulars and Male Desire. Durham and London: Duke University Press. ISBN 978-0-8223-2972-5.
  • Purdue, Lewis (2002). EroticaBiz: How Sex Shaped the Internet. IUniverse. ISBN 978-0-595-25612-9.
  • Uebel, Michael (2004). Striptopia? Social Semiotics 14(2), 3–19.