Teatro de Antonín Dvořák

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teatro de Antonín Dvořák
teatrejo
Bazaj datoj
Arkitekto Alexander Graf vd
Malfermo 1907
Lando Ĉeĥio vd
Situo Ostrava
Situo
Geografia situo 49° 49′ 57″ N, 18° 17′ 28″ O (mapo)49.832518.2912Koordinatoj: 49° 49′ 57″ N, 18° 17′ 28″ O (mapo)
Teatro de Antonín Dvořák (Ĉeĥio)
Teatro de Antonín Dvořák (Ĉeĥio)
DEC
Teatro de Antonín Dvořák
Teatro de Antonín Dvořák
Situo de Teatro de Antonín Dvořák
Map
Teatro de Antonín Dvořák
Parto de Nacia teatro moraviasilezia vd
Retejo http://www.ndm.cz/
vdr
Teatro de Antonín Dvořák
Teatro de Antonín Dvořák ĉirkaŭ 1913
Teatro de Antonín Dvořák ĉirkaŭ 1925

Teatro de Antonín Dvořák estas unu el scenejoj de Nacia teatro moraviasilezia en Ostrava. La novbarokan konstruaĵon proponis arkitekto Alexander Graf. La propran konstruadon realigis firmao Noe & Storch el Ostrava gvidata de arkitekto Josef Schlögl. Kiel ĉe la unua teatro en Ĉeĥoslovakio estis uzitaj ferbetonaj portaĵoj kaj horizontaj fostoj.

La internajn spacojn ornamis skulptistoj de firmao Johann Bock & filo. Statuoj sur fasado estas laboraĵo de Eduard Smetana, dum ŝildan grupon de la fasado kreis Leopold Kosiga. La plafonan bildon en spektaklejo pentris akademia pentristo Eduard Veith. En la ĉefa vestiblo estas du grandaj reliefoj (Dramo kaj Muziko). Tiujn dediĉis al la teatro akademia skulptistino Helena Scholzová. La ĉefan kurtenon prezentantan alegorion por laboro, komerco kaj arto ili pentris en ateliero Koutský & Rottonar.

La solena malfermo okazis la 28-an de septembro 1907. Ĝis la jaro 1919 oni ĉi tie ludis eksplicite germanajn prezentojn, post estiĝo de Ĉeĥoslovakio la teatro fariĝis daŭra scenejo de Nacia teatro moraviasilezia. Dum la dua mondmilito ĝi nomiĝis Ĉeĥa teatro moraviasilezia, sed baldaŭ ĝi estis devigita forlasi la konstruaĵon kaj transloĝiĝi en Nacian domon (nun Teatro de Jiří Myron). Post la jaro 1945 ĝi portis nomon Landa teatro, ekde la jaro 1949 Teatro de Zdeněk Nejedlý kaj ekde la jaro 1990 Teatro de Antonín Dvořák.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]