Varholaj Supersteluloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Varholaj Supersteluloj, aŭ en angla Warhol superstars, estis stereotipa socia grupeto de novjorkaj famuloj inventita de Andy Warhol dum la 1960-aj kaj komencaj 1970-aj jaroj. Tiuj fametuloj aperis en artaĵoj de Warhol kaj akompanis lin en lia socia vivo. Ili estis ekzemploj de la fama moto de Warho "En la estonteco ĉiu estos fama pro dekkvin minutoj." Warhol simple filmis ilin, kaj deklaris ilin "supersteluloj".[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Ultra Violet (Isabelle Collin Dufresne)

La unua agnoskita superstelulo estis Baby Jane Holzer, kiun Warhol aperigis en multaj de siaj komencaj filmeksperimentoj. La supersteluloj helpis Warhol generi reklamadon dum Warhol havigis famon kaj atentigon ŝanĝe. La filozofio de Warhol pri arto kaj famuleco venis en vojo kiu imitis la stilon de studioj de Holivudo je ties epoko de la 1940aj kaj 1950aj jaroj.

Inter plej bone konataj supersteluloj de Warhol estis Edie Sedgwick. Sedgwick kaj Warhol iĝis tre proksimaj dum 1965 sed ties rilato finis subite komence de la venonta jaro. Warhol plue asocios al homoj kiaj Viva, Candy Darling, Ultra Violet, Nico (kantistino) kaj International Velvet.

La ejo de Warhol nome 'The Factory’ gastigis plej el liaj supersteluloj kaj, dum liaj eksperimentoj en filmoj, pluis li iĝis pli interesata en bohemiaj stravaganculoj allogitaj al la studio. Kelkaj el plej gravaj supersteluloj aperis en la periodo de la unua Factory (konata kiel 'Silver Factory' (arĝenta faktorio) ĉar oni aplikis arĝentkoloran aluminifolion al la muroj kaj plafonoj) kiaj Paul America, Ondine, Taylor Mead, Mary Woronov, Eric Emerson, Gerard Malanga, Billy Name, Brigid Berlin kaj Sappheo.

En la lastaj filmoj, faritaj kiel kunlaborado kun Paul Morrissey, Warhol aliris al novaj supersteluloj kiaj Joe Dallesandro, Penny Arcade, Andrea Feldman, Jane Forth, Geraldine Smith, Luke Wienecke kaj Sylvia Miles. Dum tiu periodo Warhol disvolvigis pligrandiĝantan fascinadon al transvirinoj kaj reĝinjoj, kaj suprenigis Candy Darling, Holly Woodlawn kaj Jackie Curtis al superstelula statuso.

Warhol ege malpliigis sian publikan atingeblon post pafado kontraŭ li fare de Valerie Solanas en 1968. La epoko de Varholaj Supersteluloj tuj foriris.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Chelsea Girls (filmo pri la vivo inter tiuj supersteluloj ĉe la Hotelo Chelsea) estis la nura filmo kiu atingis sukceson inter la limoj de arta Novjorko.

List of Warhol superstars[redakti | redakti fonton]

Billy Name
Mary Woronov

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. David Denby (6a de Majo 1996). “New York Magazine, Vol. 29, No. 18, "Her Revolution"”, p. 83. Alirita 2011-02-19.. 
  2. Paul America. www.warholstars.org. Alirita 2011-02-19.
  3. Ingrid Superstar. www.warholstars.org. Alirita 2011-02-19.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]