Xavér Ferenc Szuhányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Xavér Ferenc Szuhányi
Persona informo
Naskiĝo la  29-an de novembro 1742(nun 1742-11-29)
en Hungario Eger (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 28-an de januaro 1824
en Hungario Kassa (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Lingvoj hungaralatina
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo katolika sacerdoto
vdr

Xavér Ferenc Szuhányi [ksavEr suhAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szuhányi Xavér Ferenc estis hungara katolika pastro, jezuita monaĥo, altlerneja instruisto.

Xavér Ferenc Szuhányi[1] naskiĝis la 29-an de novembro 1742 en Eger (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), li mortis la 28-an de januaro 1824 en Kassa (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Košice en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Xavér Ferenc Szuhányi post lernado en 1759 aliĝis al la jezuitoj. Post la necesaj lernejoj li estis konata pastro-predikisto kaj instruisto. En 1773 la jezuita ordeno estis malpermesita en Hungarlando, tial li estis pastro en Eger, inter 1794-1799 gimnaziestro en la sama urbo. Li estis komence vicakademiestro, poste akademiestro de Reĝa Jura Akademio (Kassa) ekde 1799 ĝismorte. Li havis la titolon abato de Pankota.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Notitia orbis e variis peregrinationibus ab illustribus viris susceptis deprompta... (1788)
  • Thomas Morus, olim Angliae cancellarius, juvenem principem docet... (1790)
  • Origo et progressus ruinae regnorum exhibetur (1792)
  • Considerationes probi, ac sinceri patriae civis super causis... (1793)
  • Igaz Hazafi Felfedezett álorcza, melly nyílván kimutatja, hogy a szabad kőmivesek valóságos Jacobinusok (1794)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]