Xavér Ferenc Szuhányi
| Xavér Ferenc Szuhányi | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | la 29-an de novembro 1742 en |
| Morto | la 28-an de januaro 1824 en |
| Lingvoj | hungara • latina |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Okupo | |
| Okupo | katolika sacerdoto |
Xavér Ferenc Szuhányi [ksavEr suhAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szuhányi Xavér Ferenc estis hungara katolika pastro, jezuita monaĥo, altlerneja instruisto.
Xavér Ferenc Szuhányi[1] naskiĝis la 29-an de novembro 1742 en Eger (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), li mortis la 28-an de januaro 1824 en Kassa (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Košice en Slovakio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Xavér Ferenc Szuhányi post lernado en 1759 aliĝis al la jezuitoj. Post la necesaj lernejoj li estis konata pastro-predikisto kaj instruisto. En 1773 la jezuita ordeno estis malpermesita en Hungarlando, tial li estis pastro en Eger, inter 1794-1799 gimnaziestro en la sama urbo. Li estis komence vicakademiestro, poste akademiestro de Reĝa Jura Akademio (Kassa) ekde 1799 ĝismorte. Li havis la titolon abato de Pankota.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Notitia orbis e variis peregrinationibus ab illustribus viris susceptis deprompta... (1788)
- Thomas Morus, olim Angliae cancellarius, juvenem principem docet... (1790)
- Origo et progressus ruinae regnorum exhibetur (1792)
- Considerationes probi, ac sinceri patriae civis super causis... (1793)
- Igaz Hazafi Felfedezett álorcza, melly nyílván kimutatja, hogy a szabad kőmivesek valóságos Jacobinusok (1794)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majuskloj SZ, poste serĉu la nomon)

