Ádám Brezanóczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ádám Brezanóczy [brezanOci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Brezanóczy Ádám estis hungara juristo, profesoro, instruisto, jezuita monaĥo.

Ádám Brezanóczy [1] naskiĝis la 4-an de novembro 1751 en Hungara reĝlando en Jolsva (nuntempa Jelšava en Slovakio). Li mortis la 2-an de marto 1832 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ádám Brezanóczy lernis en jezuita lernejo inter 1768-1773, sed poste la ordeno ne rajtis plu funkcii, tial li advokatiĝis, li doktoriĝis el juro en 1785. Komence li instruis en gimnazio en Pécs, ekde 1780 en Reĝa Jura Akademio (Kassa), post 4 jaroj en akademio en Pozsony, fine li instruis en Reĝa Universitato de Pest. Li estis rektoro en 1816 [2]. En 1822 li nobeliĝis, en 1827 li pensiuliĝis.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Explanatio juris naturae Posonii (1795, 1824)
  • Vindiciae systematis philosophici de origine civitatis contra systema antiphilosophicum J. Adami (1801)
  • Jus patriae (1806–07) - tradukita el la hungara al latina lingvoj
  • Institutiones juris ecclesiastici (1817–18)
  • Responsum datum Joanni Nep. Alber theol. prof. de nonnullis juris eccles. sententiis (1821)

Fontoj[redakti | redakti fonton]