Éva Emese Gál

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Éva Emese Gál
Persona informo
Naskiĝo 25-an de marto 1955 (1955-03-25)
en Satu Mare
Morto 11-an de decembro 2022 (2022-12-11) (67-jaraĝa)
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Alma mater Belarta Altlernejo de Kluĵo kaj Temeŝvaro
Familio
Edz(in)o Emil Burján Gál
Infano Enikő Burján Gál
Okupo
Okupo poeto • muzeologo • pedagogo • vidartisto • verkisto
vdr

GÁL Éva Emese (ga:l) rumanuja hungara poetino, belartistino naskita en Satmaro la 25-an de marto 1955. Ŝi estas la edzino de skulptisto Emil Burján kaj la patrino de Enikő Burján Gál.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Éva Emese Gál abiturientiĝis en sia naskiĝurbo en Muzik- kaj Belarta Mezlernejo (1974) kaj finis la Belartan Altlernejon Ion Andreescu en Kluĵo (1980). Ŝi instruis en Suseni (Harghita), iĝis muzeologino en Gheorgheni. Ŝia unua poemo aperis en 1973 en Szatmári Hírlap. Ekde 1976 ŝi regule publikigis en Utunk, Igaz Szó, Ifjúmunkás, Korunk, Művelődés, Dolgozó Nő, Napsugár, Hargita. En antologio Az Ötödik évszak (Mv. 1980) ĉeestis per poemo kaj grafiko. Ŝi estis interna kunlaborantino de Romániai Magyar Szó.

Volumoj[redakti | redakti fonton]

  • Ajándékgömb, poemoj, Bk., 1982;
  • Álomjog, poemoj, Kvár, 1985;
  • Örökölt csend, poemoj, Bk., 1988;
  • Vízesések, poemoj, Fehérgyarmat, 1994;
  • Igazságszobor, poemoj, Székelyudvarhely, 1997.
  • Időváros, Csíkszereda, 2001.
  • A tizenegyedik parancsolat, Csíkszereda, 2005.

Individuaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Borcsa János: "vagyok, magamtól elmenőben". Ifjúmunkás 1982/41.
  • BANNER Z.: Kirakójáték. ~ grafikái, Utunk, 1984/46.

Fontoj[redakti | redakti fonton]