Spickomerco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Spica vojo)
Spicoj en bazaro de Marakeŝo (Maroko).
Unua alveno de Kristoforo Kolumbo en Ameriko. Temis pri iniciato de esplorado por spickomerco kaj ŝajne ne dekomence por terkonkero.

Spickomerco estas komerca aktiveco de tre antikva deveno kiu konsistas en la merkatigo de spicoj, kaj aliaj similaj varoj kiel incenso, kanabo, odorherboj ktp.

Historio[redakti | redakti fonton]

La civilizoj de Azio estis ekde antikveco okupitaj en la komercado de spicoj, kaj la Grek-romia mondo tuj aliĝis al tiu komerco pere de la Olibana vojo,[1] kaj la rom-hindiaj vojoj. Tiuj rom-hindiaj vojoj estis dependaj el la teknikoj disvolvigitaj de la potenco de la markomerco, nome la Aksuma Reĝlando, kiu estis pionira de la vojo de la Ruĝa Maro antaŭ la 1-a jarcento. Meze de la 7-a jarcento, la apero de Islamo fermis por Eŭropo la surterajn karavanvojojn laŭlonge de Egipto kaj Suezo, kaj malpliigs la komercan rilataron inter Eŭropo, Aksumo kaj Hindio.

La arabaj komercistoj finfine monopolis la transportadon de varoj de la komercistoj de Levantenio kaj de la Respubliko Venecio al Eŭropo ĝis la alveno de la turkoj de la Otomana Imperio en 1453. Dekomence estis la surteraj vojoj kiuj helpis la spickomercon, sed poste estis la marvojoj kiuj venis al enorma kresko en la komerca agado. Dum la Mezepoko, la islamaj komercistoj dominis la marvojojn por spicoj tra la tuta Hinda Oceano, profite de la devenregionoj en Malproksima Oriento kaj sendante spicojn el komercimperioj en Hindio okcidenten al la Persa Golfo kaj la Ruĝa Maro.[2]

La ekonomia gravo de la Silka Vojo (ruĝe en la mapo) kaj la interrompo de la spickomercaj vojoj (blue en la mapo) blokitaj de la Otomana Imperio en 1453 pro la falo de la Bizanca Imperio, stimulis la esploradon de marvojo ĉirkaŭ Afriko kaj la okazigo de la Epoko de Malkovroj. Komerco transformiĝis dum tiu epoko de malkovroj fare de eŭropanoj, dum kiu la spickomerco, partikulare de la nigra pipro, transformiĝis en tre monspeziga aktiveco tre grava por la eŭropaj komercistoj. La vojo el Eŭropo al la Hinda Oceano tra la Kabo de Bona Espero estis esplorita por la unua fojo fare de la portugala navigisto Vasco da Gama en 1498 (kaba marvojo), kio ebligis novajn marvojojn por komerco.

Tiu komerco — kiu helpis la disvolvigon de la tutmonda ekonomio ekde fino de la Mezepoko ĝis la moderna epoko — markis la komencon de eŭropa dominado en Oriento. La komercvojoj kaj havenurboj de la Golfo de Bengalo, utilis kiel pontoj por la interŝanĝo kaj kultura kaj komerca inter la diversaj kulturoj kaj nacioj kiuj luktis por akiri la kontrolon de la spickomerco kaj ties vojoj. La eŭropa dominado estis malrapide disvolvigita. La portugalaj komercvojoj limiĝis al la uzado de malnovaj vojoj, havenoj kaj landoj kiuj estis malfacile domineblaj. La nederlandanoj kapablis eviti multajn el tiuj problemoj kiel pioniroj de pli rekta vojo tra la oceano el la Kabo de Bona Espero al la Sunda Markolo en la nuntempa Indonezio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Traders of the Gold and Incense Road». Message of the Republic of Yemen, Berlin. Arkivita el la originalo en la 6a de junio 2004. Alirita la 25an de aprilo 2020.
  2. «Ruta de las especias». 14a de marto 2017. Alirita la 25an de aprilo 2020.