Spinozismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Spinozismo estas la monisma filozofia sistemo de Baruch Spinoza kiu difinas "dion" kiel singulara mem-eltena substanco, kun kaj materio kaj pensaro kiel ties atributoj.

En 1785, Friedrich Heinrich Jacobi publikigis kondamnon de la panteismo de Spinoza, post kiam Lessing supozeble estis konfesinta en sia mortolito esti "Spinozisto", kio estis egale tiam al herezulo. Jacobi plendis, ke la doktrino de Spinoza estas pura materiismo, ĉar ĉio kaj Naturo kaj Dio estas nenio sed etenda substanco. Tio, por Jacobi, estis la rezulto de la klerisma raciismo kaj finiĝus en absoluta ateismo. Moses Mendelssohn malkonsentis el Jacobi, dirante, ke ne estas fakta diferenco inter teismo kaj panteismo. La tuta temaro iĝis intelekta kaj religia temo por la eŭropa civilizo tiam, kion Immanuel Kant malakceptis, ĉar li opiniis tion klopodo koceptigi ke transcenda realo konduku al antinomioj (nome asertoj kiuj povus rezulti kaj pravaj kaj malpravaj) en pensaro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Jonathan I. Israel. Radical Enlightenment: Philosophy and the Making of Modernity, 1650-1750. 2001.