Splatoon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Splatoon

Disvolvo Nintendo Entertainment Analysis & Development
Eldoninto Nintendo
Distribuo Nintendo eShop
Muziko Tōru Minegishi
Produktoro Hisashi Nogami
Serio Splatoon
Platformo Wii U
Ĝenro triapersona pafludo
Ludomaniero multludista videoludo
Regilo Wii U GamePad
PEGI-klasifiko PEGI 7
ESRB-klasifiko Everyone (Ĉiuj) 10+
vdr

Splatoon (スプラトゥーン Supuratūn?) estas tripersona pafada videoludo kreita kaj eldonita de Nintendo por la videoludilo Wii U. Ĝi aperis je la 28-a de majo 2015 en Japanio kaj la 29-a de majo de la sama jaro en Nord-Ameriko kaj Eŭropo. En la ludo oni enkorpigas Inklings, estuloj kiuj povas aliformiĝi en humanoidajn kaj kalmarajn formojn, kaj kaŝi sin aŭ naĝi en kolora inko aspergata surface uzante pafilojn.

Je la 21-a de julio 2017 aperis sekvaĵo nomata Splatoon 2 por la videoludilo Nintendo Switch.