Spock's Brain

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Spock's Brain
Star Trek episode
Originala titolo Spock's Brain
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 20 sep. 1968
Ĝenro sciencfikcio, malutopia fikcio
Reĝisoro(j) Marc Daniels • Gene Roddenberry
Scenaro Gene L. Coon
Filmita en Paramount Stage 31 • Paramount Stage 3
Loko de rakonto Sigma Draconis VI
Rolantoj William Shatner • Leonard Nimoy • DeForest Kelley • James Doohan • George Takei • Nichelle Nichols • Walter Koenig • Marj Dusay • Bill Blackburn
IMDb
vdr

"Spock's Brain" [La Cerbo de Spock] estas la unua epizodo de tria sezono de Star Trek. Verkita de Gene L. Coon (sub la pseŭdonimo Lee Cronin) kaj reĝisorita fare de Marc Daniels, ĝi estis unue elsendita la 20-an de septembro 1968.

Ĝi estis la unua epizodo post kiam NBC movis la spektaklon de 20:30 h. al 20:00 h vendrede, la tielnomata "morta horaro" de tiama usona televido.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La USS Enterprise (NCC-1701), sub la komando de Kapitano Kirk, renkontas fremdan komoŝipon. Alproksimiĝinte, mistera virino aperas sur la komandejo. Ŝi sufokas la tutan anaron, tiam ekzamenas ĉiun el ili, kun speciala intereso pri Spock. Kiam la kosmonaŭtoj vekas, ĉefkuracisto Leonard McCoy trovas Spockon en malsanulejo sen lia cerbo, kiu estis kirurgie forigita. Pro lia nekutima Vulkana fiziologio, la korpo de Spock povas vivi en ĉi tiu stato dum dudek kvar horoj, donante al Kapitano Kirk tempon por rekuperi lian ŝtelitan cerbon.

La "Enterprise" sekvas la fremdan kosmoŝipon al la sesa planedo de la sistemo Sigma Draconis. La planedo estas mondo en la mezo de glacia aĝo kaj primitivaj loĝantoj atakas ilin. Kaptita atakanto Morg (James Daris) avertas Kirkon pri la "aliaj", ankaŭ konata kiel "la donantoj de doloro kaj ĝojo". Kirk demandas pri la inoj de sia speco, sed nur renkontas la insultadon de la homo.

Alvenas planedon Doktoro McCoy, akompanita de la korpo de Spock, kontrolita de mekanismo, kiun McCoy kreis. La teamo iras profundan subteraĵon kaj renkontas virinon nomatan Luma (Sheila Leighton), kiu havas la penson de infano. La voĉo de Spock estas aŭdita per komunikilo, sed antaŭ ol la konversacio plu iras, Kirk kaj sia kunularo estas kaptitaj. Ili estas alportitaj antaŭ la gvidanto de la virinoj, Kara (Marj Dusay), kiu estas la sama virino, kiu aperis en la kontrolejo de la Enterprise. Kirk postulas scii, kion ili faris kun la cerbo de Spock, sed Kara asertas ne kompreni, kio estas cerbo. Dum ili provas klarigi la funkcion de cerbo, ŝi rimarkas, ke tio, kion ili serĉas, estas la "Kontrolilo", de kiu la subtera civilizo tute dependas.

La kosmonaŭtoj eskapas kaj sekvas la signojn de Spock al kontroloĉambro kie lia cerbo estis metita. Kara rakontas al ili, ke la kapabloj necesaj por forigi cerbon estis provizitaj per maŝino nomata "Majstro", kaj tiu scio daŭras ne pli ol tri horojn. McCoy decidas uzi la Majstron mem, kaj tiam rapide komencas la proceduron por restarigi la cerbon de Spock. Lia nova scio komencas forlasi lin antaŭ ol la operacio kompletigas, sed Spock provizas helpon post kiam McCoy restarigas sian kapablon paroli.

Sen ilia reganto, Kara timas la ekziston de la virinoj. Kirk certigas Kara ke la viroj kaj virinoj povas lerni pluvivi kune sur la surfaco.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

La epizodo estas ĝenerale konsiderata kiel la plej malbona epizodo de la originala serio.[1] William Shatner metas ĉi tiun el la plej malbonaj epizodoj de la serio, nomante la argumenton de la epizodo "tributon" al la ekzekutivoj de NBC, kiuj disigis la buĝeton de la spektaklo kaj metis ĝin en malbonan tempon.[2][3] Leonard Nimoy skribis ke dum la tuta farado de tiu epizodo, li estis embarasata [4]. En libro What Were They Thinking? The 100 Dumbest Events in Television History, David Hofstede listigis la epizodon en la 71-a loko de "la plej idotaj eventoj de televida historio".[5]

Influo[redakti | redakti fonton]

La epizodo estis referencita en "Modern Principles: Microeconomics" [Modernaj Principoj: Microeconomiko] de Tyler Cowen kaj Alex Tabarrok de George Mason University kiel ekzemplo de kiel estas preskaŭ neeble havi ekonomian regadon [6].

En unu el la epizodoj de la televidprogramo "The Wonder Years", tiu epizodo estas parodiita.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Herbert Solow, Robert Justman. (1997) Inside Star Trek The Real Story. June: Simon & Schuster, p. 402. ISBN 0-671-00974-5.
  2. Shatner, William (nekonata dato). Star Trek: Memories. Memoir.
  3. Shatner, William (nekonata dato). Up Till Now. Full general autobiography.
  4. Nimoy, Leonard (1995). I am Spock. p.115.
  5. "Mike Gordon Busts Out Spocks Brain In NYC", Jambase, 2014-03-02. Kontrolita 2014-03-02.
  6. Cowen, T & Tabarrak, A, Modern Principles, Macroeconomics, 2nd Edition, pg. 14