Robert Justman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Justman
Persona informo
Robert H. Justman
Naskiĝo 13-an de julio 1926 (1926-07-13)
en Broklino
Morto 28-an de majo 2008 (2008-05-28) (81-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo televida produktoro • filmreĝisorofilmproduktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Robert Harris JUSTMAN, ankaŭ konata per anglalingva karesnomo "Bob", (1926-2008) estis jud-usona televida aktoro, produktoro, reĝisoro de televido, kaj direktoro de produktado.

Justman komencis sian karieron kiel helpproduktoro ĉe filmoj kiel The Big Combo (1955), Kiss Me Deadly (1955), The Big Knife (1955), Attack! (1956), kaj Mutiny on the Bounty (1962).

Li laboris en 1960-aj jaroj ĉe multaj televidserioj kiel Lassie, The Life of Riley, Adventures of Superman, The Outer Limits, Star Trek, Mission: Impossible, kaj Then Came Bronson. Li ankaŭ aperis kiel ekstrulo en "A Feasibility Study" epizodo de The Outer Limits.

Star Trek[redakti | redakti fonton]

Justman estis unu el la pioniroj de Star Trek, laborante kiel asociita kaj kontrola produktisto ĉe Star Trek: The Original Series kaj Star Trek: The Next Generation. Li ankaŭ estis la helpreĝisoro de la du provepizodoj de Star Trek: "The Cage" kaj "Where No Man Has Gone Before." Dum Star Trek: The Original Series li estis helpisto de Gene Roddenberry. Li funkciis kiel asociita produktoro de Star Trek dum ĝiaj unuaj du sezonoj, kaj estis promociita al kunproduktoro ĉe la komenco de la tria antaŭ rezignado, parte pro sia malkontento pri la malpliiĝo de kvalito de la serio, same kiel malbonaj rilatoj kun Paramount, la nova posedanto de la studio.

Kun Herbert F. Solow, Justman verkis libron Inside Star Trek: The Real Story, eldonita de Pocket Books en 1996.

Li estas omaĝita per nomo de kosmopramo en The Next Generation.