Spongo (ilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Spongo estas ilo el poroza materialo utiligata por purigo kaj foje por farbado. Spongoj speciale bone absorbas akvon kaj akvozajn likvaĵojn.

Spongoj ĝenerale konsistas el celulozaj naturaj fibroj aŭ ŝaŭmigitaj plastaj polimeroj. Naturaj spongoj ankoraŭ vendiĝas por la celo de purigado, kvankam la relative raraj kaj do valoraj naturaj spongoj nuntempe plejofte rezerviĝas al la kosmetika purigo de la homa haŭto, speciale la aparte sentema fizaĝa haŭto, kaj utiligatas por dekora farbado kaj persponga pentrado.

Kolektejoj de bakterioj[redakti | redakti fonton]

Speciale se ili restas malsekaj inter uzoj, spongoj povas iĝi kolektejoj de bakterioj kaj fungoj malfavoraj al al homa sano, kiuj sukcese plimultiĝas en la humida sponga mikroklimato. Iuj spongoproduktistoj tial aldonas kontraŭmikrobajn substancojn al la vendataj spongoj. Bona rimedo por sendanĝerigi la bakteriojn ene de spongo, estas plenigi ĝin per akvo kaj poste meti en mikroondilon por du minutoj.