Srirangam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elefanto inter la sojloj de la templo Srirangam

Srirangam ankaŭ skribata kiel Shirangam (en tamila lingvo: ஸ்ரீரங்கம்), ankaŭ konata kiel Tiruvarangam, estas templo kaj insulo en areo de la urbo Tiruĉirapali en Tamil Nadu, en la sudo de Barato.

La insulo Sri Rangam estas ĉirkaŭata de la rivero Kovero en un flanko, kaj unu el ĝiaj alfluantoj: la Kolidamo en la alia flanko. Srirangam estas grava loĝloko de la viŝnuanoj, la adorantoj de Viŝnuo, unu el la tri gravaj diaĵoj kune kun Ŝivao kaj Brahmo la Kreinto en Hinduismo.