Stacidomo de Szeged

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Szeged
Stacidomo de Szeged
Stacidomo de Szeged
fervoja stacidomokapostacio
Situo
Lando Hungario Hungario
Loko Szeged
Geografia situo 46° 14′ 23″ N, 20° 8′ 34″ O (mapo)46.239720.1428Koordinatoj: 46° 14′ 23″ N, 20° 8′ 34″ O (mapo)
Szeged (Hungario)
Szeged (Hungario)
DEC
Szeged
Szeged
Szeged
Situo de Szeged
Map
Szeged
Ecoj
Historio
Malfermo 1902
Administrado kaj utiligado
Trafikanto MÁV
Kodo FS
Kodo UIC 55172288
vdr

La Stacidomo de Szeged estas impona fervoja konstruaĵo en Hungario en urbo Szeged, kie ĝi estas la ĉefa stacidomo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua trajno alvenis en 1854, sed tiam oni ne konstruis indan stacion. Post jaroj la fervoja linio kuris plu ĝis la suda Danubo, ponto tra Tiso apud Szeged funkciis ĝis 1944. La nun videbla stacidomo estis konstruita en 1902 laŭ projekto de Ferenc Pfaff. Antaŭ la stacidomo trafika nodo kreiĝis, nun tramoj kaj aŭtobusoj liveras plu la pasaĝerojn. En 1944 la stacidomo estis bombardita. Renoviĝoj okazis en 1964 kaj 2006.

La stacidomo funkcias teorie laŭ trairanta sistemo, tamen praktike ĝi akceptas vagonarojn el Budapeŝto kaj Békéscsaba, tre malofte kuras vagonaro al la alia direkto al Serbio. En la 2000-aj jaroj estas volo rekonstrui la linion al Banato.

Fontoj[redakti | redakti fonton]