Stacio Shimbashi
Etoso
(Alidirektita el Stacio Ŝimbaŝi)
Stacio Ŝimbaŝi 新橋駅 | |
Orienta elirejo | |
fervoja stacidomo • interŝanĝejo | |
---|---|
Situo | |
Lando | Japanio |
Urbo | Tokio |
Situo | Kvartalo Minato-ku |
Geografia situo | 35° 39′ 59″ N, 139° 45′ 31″ O (mapo)35.666301139.758679Koordinatoj: 35° 39′ 59″ N, 139° 45′ 31″ O (mapo) |
Historio | |
Malfermo | 1909 |
Administrado kaj utiligado | |
Linioj | Jamanote, Kejhin-Tohoku, Tokajdo, Jokosuka, (Japana Fervojo); Linio Ginza (Tokjo Metro); |
Stacio Ŝimbaŝi (japane 新橋駅 [Ŝinbaŝi-eki], angle Shimbashi station) estas fervoja stacio en centro de Tokio en Japanio. Tie intersekcas enurbaj kaj ĉirkaŭurbaj linioj de la fervoja reto Japana Fervojo (JR) kaj metroaj linioj. La stacio servas 4 liniojn de Orient-Japania Fervoja Kompanio kaj 2 metroajn liniojn: 1 linion de Tokjo Metro kaj 1 linion de Metroo Toej. Krome tio estas finstacio de Jurikamome.
La stacio Ŝimbaŝi situas en Kvartalo Minato-ku, je 10 minutoj marŝe de la komerca kvartalo Ginza, sude de la Stacio Tokio.
Linioj
[redakti | redakti fonton]- La fervoja reto Japana Fervojo (JR):
- Metroo:
- Superteraj fervoj-sistemoj:
- Jurikamome — finstacio
Historio
[redakti | redakti fonton]- 1909: la stacio estis malfermita sub la nomo Stacio Karasumori (烏森駅 [Karasumori-eki]) sur la linio Jamanote.
- 1914: la stacio Karasumori estis renomita al "Stacio Ŝimbaŝi" (ĝis 1914 tiun nomon havas eksa karga stacio Ŝiodome (汐留駅 [Ŝiodome-eki])).
- 1934: estis malfermita stacio de "Tokia metro-vojo" (東京地下鉄道 [Tōkjō Ĉikatecudō]), tiutempa praulo de la Metroo de Tokio.
- 1939: estis malfermita stacio de "Tokia Rapida Fervojo" (東京高速鉄道 [Tōkjō kōsoku tecudō]), post kelkaj monatoj la kompanioj "Tokia metro-vojo" kaj "Tokia Rapida Fervojo" kunigis siajn liniojn, lanĉante komunajn trajnojn, kaj la stacio de "Tokia Rapida Fervojo" estis fermita. (Vidu ankaŭ: Historio de Linio Ginza).
- 1941: la kompanioj "Tokia metro-vojo" kaj "Tokia Rapida Fervojo" unuiĝis, estigante la nunan linion Ginza.
- 1968: malfermiĝis la stacio de la linio Asakusa.
- 1980: en la stacio de la linio Ginza estis konstruita dua kajo.
- 1995: malfermiĝis la stacio de Jurikamome.
Kajoj
[redakti | redakti fonton]Reto | N-ro | Linio | N-ro de stacio | Direkto | Tipo |
---|---|---|---|---|---|
Japana Fervojo (JR) |
1 | Linio Tokajdo | — | al Jokohamo, Odaŭara, Atami | surteraj kajoj |
2 | Linio Tokajdo | al Tokio | |||
3 | Linio Kejhin-Tohoku | — | al Ŝinagaŭa, Jokohamo, Ofuna | ||
4 | Linio Jamanote | — | horloĝdirekte (al Ŝinagaŭa, Ŝibuja, Ŝinĝuku) | ||
5 | Linio Jamanote | — | kontraŭhorloĝdirekte (al Tokio, Ŭeno, Ikebukuro) | ||
6 | Linio Kejhin-Tohoku | — | al Tokio, Ŭeno, Omija | ||
1 | Linio Jokosuka | — | al Jokohama, Ofuna, Kurihama | subtera kajo | |
2 | al Tokio, Funabaŝi, Ĉiba | ||||
Tokjo Metro | 1 | Linio Ginza | G-08 | al Ŝibuja | subteraj bordaj kajoj |
2 | al Ŭeno, Asakusa | ||||
Metroo Toej | 1 | Linio Asakusa | A-10 | al Sengakuĝi, Niŝi-Magome, Flughaveno Haneda | subteraj bordaj kajoj |
2 | al Asakusa, Oŝiage, Flughaveno Narita | ||||
Jurikamome | 1, 2 | Jurikamome | U-01 | al Dajba, Tojosu | supertera insula kajo |
Sekvaj stacioj
[redakti | redakti fonton]« | Trajno | » |
---|---|---|
Linio Jamanote | ||
Jurakuĉo | ĉiu | Hamamacuĉo |
Linio Kejhin-Tohoku | ||
Jurakuĉo | loka trajno | Hamamacuĉo |
rapida trajno: ne haltas | ||
Linio Tokajdo | ||
Tokio | ĉiu | Ŝinagaŭa |
Linio Jokosuka | ||
Tokio | loka trajno | Ŝinagaŭa |
Linio Ginza (Tokjo Metro) (G-08) | ||
Toranomon (G-07) | ĉiu | Ginza (G-09) |
Linio Asakusa (Metroo Toej) (A-10) | ||
Dajmon (A-09) | ĉiu krom la subaj | Higaŝi-Ginza (A-11) |
Dajmon (A-09) | flughavena rapida super-ekspreso | Nihombaŝi (A-11) |
Jurikamome (U-01) | ||
— | ĉiu | Ŝiodome (U-02) |