Stanislav Thurzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Szaniszló Thurzó.

Stanislav Thurzo
Episkopo de Olomouc
Persona informo
Naskiĝo proks. 1470
en Krakovo
Morto 17-an de aprilo 1540 (1540-04-17)
en Olomouc
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando BohemioBohemio vd
Alma mater Padovo
Familio
Dinastio Thurzo de Bethlenfalva
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Episkopo de Olomouc
Dum 14971540
Antaŭulo Johano la 15-a Borgia
Sekvanto Bernard Zoubek ze Zdětína
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Grafo Stanislav (Stanislao) THURZO de Béthlenfalva estis en la jaroj 1496 - 1540 tridekkvina episkopo de Olomouc.

Li naskiĝis proksimume en la jaro 1470 en Krakovo, kien liaj gepatroj devenantaj el Hungara reĝlando transloĝiĝis. Stanislav studis en itala Padovo teologion kaj juron kaj tuj reveninte li fariĝis olomouca kanoniko. Kiam papoj Inocento la 8-a kaj Aleksandro la 6-a ignoris la rajton de olomouca kapitulo por libera elekto de episkopo kaj enigis en la episkopujon italajn pastrojn, la kapitulo protestis kaj sendis Romon Stanislav Thurzon. Tiu ŝparis nek tempon nek monon ĝis fine li devigis episkopon Borgion por rezigni. La rajto de elekto estis fare de papo redonita al la olomouca kapitulo kaj tiu unusence elektis Thurzon en la jaro 1496 episkopo.

Episkopo Thurzo kunvokis en la jaro 1498 diocezan sinodon al Vyškov, de kie eliris Statuta synodalia Stanislai. En la jaro 1500 li foraĉetis el depozito Kroměříž-on kaj komencis alikonstruon de gotika burgo je kastelo. Iam komence de la 16-a jarcento li establis ĉe vyškova kastelo ĝardenon kaj en Olomouc li lasis konstrui episkopan rezidejon. En la jaro 1511 li elaĉetis depozititan burgon Hukvaldy kaj li igis denove fortikigi ĝin. Sian ampleksan konstruagadon li kronumis en la jaroj 1515 ĝis 1516 per konstruado de alta gotika ĥorejo de olomouca katedralo. La 11-an de marto 1509 li kronis en katedralo de sankta Vito komune kun sia frato Johano, vroclava episkopo, Ludovikon la 1-a Jogajlidon je ĉeĥa reĝo. La 24-an de februaro 1527 li kronis je ĉeĥa reĝo Ferdinandon la 1-a.

Episkopo Stanislav Thurzo mortis nokte el la 16-a je la 17-a de aprilo 1540 kaj li estis sepultita en olomouca katedralo de sankta Venceslao.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Baletka, Tomáš. Dvůr olomouckého biskupa Stanislava Thurza (1497-1540), jeho kancelář a správa biskupských statků. Sborník archivních prací, 2004, roč. 54, s. 3-236. ISSN 0036-5246.
  • Baletka Tomáš, Dvůr olomouckého biskupa Stanislava Thurza 1497-1540, in: Aristokratické dvory a rezidence v raném novověku, OH 7, České Budějovice 1999, 361-382.
  • Milan M. Buben, Encyklopedie českých a moravských sídelních biskupů, Logik s.r.o. Praha, 2000.
  • Peřinka František Vácslav, Kroměříž za doby biskupa Stanislava Tuřího, ČMM 36 (1912).