Stapferhaus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stapferhaus
muzeo
Lando Svislando vd
Situo Lencburgo
Adreso Bahnhofstrasse 49, 5600 Lenzburg
Koordinatoj CH1903: 655209 / 249132 (mapo)47.39078.16986Koordinatoj: 47° 23′ 27″ N, 8° 10′ 11″ O; CH1903: 655209 / 249132 (mapo)
Stapferhaus (Svislando)
Stapferhaus (Svislando)
DEC
Stapferhaus
Stapferhaus
Situo de Stapferhaus
Map
Stapferhaus
Retpaĝo https://www.stapferhaus.ch/
vdr

La Stapferhaus estas muzeo en la distrikto Lenzburg en Svislando [1]. En 2020, la muzeo ricevis la premion plej bona eŭropa muzeo.

Stapferhaus estis fondita en 1960 kaj nomita laŭ la svisa filozofo Philipp Albert Stapfer. Dum tri jardekoj, Stapferhaus organizis konferencojn kaj debatojn en la samloka kastelo Lenzburg. En la 1990-aj jaroj, ili komencis krei temeitajn ekspoziciojn ĉirkaŭ la grandaj demandoj de la tago, destinitaj por pli granda spektantaro. En oktobro 2018, Stapferhaus povis translokiĝi en novan konstruaĵon proksime al Lenzburg-stacio kaj kolekti ekspoziciojn, eventojn, oficejojn en unu loko.

Pri la premio ĝi diras: La premio por 2020 iras al muzeo kiu demandas malfacilajn demandojn, esploras grandajn ideojn kaj kreas kulturon de debato. La muzeo elektas temojn surbaze de tio, kio estas grava en la socio, temoj pri kiuj la plej multaj muzeoj ne zorgus. La muzeo havas novigan, kreivan kaj estontecan aliron; ĝi pensas pri muzea laboro kiel laboratorio por la vivarto - io ĉiuj muzeoj devus esti.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stapferhaus. stapferhaus.ch. Alirita en 22a de Decembro 2021

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. Sibylle Lichtensteiger - Forum • Kultur und Ökonomie. Alirita 22 December 2021.