Starbuck (filmo)
Aspekto
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Starbuck. |
Starbuck | |
---|---|
filmo | |
Produktadlando | Kanado |
Originala lingvo | Franca |
Kina aperdato | 2011 |
Daŭro | 109 minutoj |
Ĝenro | Komedio |
Kameraado | Pierre Gill |
Reĝisoro(j) | Ken Scott |
Scenaro | Ken Scott, Martin Petit |
Filmita en | Kanado |
Loko de rakonto | Kebekio |
Muziko de | David Laflèche |
Rolantoj | Patrick Huard • Antoine Bertrand • Julie Le Breton • Dominic Philie • Marc Bélanger • Patrick Labbé • Patrick Martin • Sarah-Jeanne Labrosse • Patrick Martin • David Giguère |
IMDb | |
Starbuck estas kanada komedia filmo aperinta en 2011.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]En la unua sceno, David Wozniak donas spermon en spermobanko. Dudek jarojn poste, li estas senkompetenta liveristo por familia viandejo, kaj li estas postkurata de krimuloj, al kiuj li ŝuldas 80 000 $. Lia koramikino Valérie estas graveda, sed ŝi pensas, ke li ne estas sufiĉe matura por esti patro.
Advokato de la spermobanko kontaktas lin kaj anoncas, ke per lia spermo estis koncipitaj 533 infanoj. 142 el ili procesas kontraŭ la kliniko por devigi ĝin malkaŝi la identecon de “Starbuck” — la kaŝnomo, sub kiu David donis spermon.
Aktoroj
[redakti | redakti fonton]- Patrick Huard: David Wozniak
- Julie Le Breton: Valérie, lia koramikino
- Antoine Bertrand: la advokato-amiko de David
- Igor Ovadis: la patro de David
- Marc Bélanger: Paul, frato de David
- David Michaël: Antoine, unu el la infanoj
- Patrick Martin: Étienne, unu el la infanoj
- David Giguère: unu el la infanoj
- Sarah-Jeanne Labrosse: Julie, unu el la infanoj
- Patrick Labbé: advokato Chamberland
- Dominic Philie: frato de David