Saltu al enhavo

Staszów

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Staszów

Blazono

Blazono
urbo
Staszów (Pollando)
Staszów (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Staszowa
Provinco Sanktakrucio
Distrikto distrikto Staszów
Komunumo komunumo Staszów
Speco de komunumo Urbo-kampa
Fondita en 13-a jarcento
Urborajtoj 11-a de aprilo 1525
Koordinatoj 50° 34′ N, 21° 10′ O (mapo)50.56055555555621.166666666667Koordinatoj: 50° 34′ N, 21° 10′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 260 m
Areo 26,88 km²
Loĝantaro 15210 (en junio 2015)
Loĝdenso 600,3 loĝ./km²
Poŝtkodo 28-200
Telefona antaŭkodo 15
Aŭtokodo TSZ
TERYT 3263412074
Estro Andrzej Iskra
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Opatowska 31
Poŝtkodo de estraro 28-200
Komunuma retejo http://www.staszow.pl
vdr
la loka kirko Sankta Bartolomeo
la urbodomo ĉe la centra placo
la juda tombejo

Staszów estas urbo en la provinco aŭ historie vojevodio Sanktakrucio en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Staszów kaj estas la administra centro de ankaŭ samnoma distrikto Staszów. Fine de 2021 en la urbo vivis 14 158 loĝantoj sur areo de 28,9 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 490 loĝantoj/km².

Staszów fondiĝis en la 13-a jarcento, kaj ricevis urbajn rajtojn la 11-an de aprilo 1525. Kiel la tuta historia vojevodio Sanktakrucio, ankaŭ la urbo post la dispartigoj de Pollando-Litovio en 1795 doniĝis al la Aŭstra imperio. En 1918 ĝi iĝis parto de la Dua Pola Respubliko, kaj kiel ĉie en centra Eŭropo, la loĝantoj forte suferis dum la Dua Mondmilito. Baldaŭ post la nazia invado en Pollando en la loĝloko fondiĝis sekreta semajnrevuo "Wiadomości radiowe" (Radiaj sciigoj), eldonata eĉ ĝis 10 mil ekzempleroj. Kiel posta "Odwet" (Venĝo) ĝi ampleksis sudon kaj centron de la lando. Meze de marto 1942 en la apuda vilaĝo Wiśniówka Gestapo el Tarnów ĉirkaŭis domon, kie troviĝis kvar redakcianoj de "Odwet". Post kelkhora defendo pereis la kvar redakcianoj. La tragika evento estas rememorigata per starigita obelisko. En septembro 1943 en la apuda vilaĝo Oględów pafekzekutiĝis 35 vilaĝanoj. Post la milito Staszów apartenis al la Pola Popola Respubliko, komunisma ŝtato grandparte dependa de Sovetunio kaj fondinta membro de la Varsovia Pakto. En 1989 okazis ŝanĝiĝo de la reĝimo al parlamenta demokratio kaj reveno al merkata ekonomio.

Konatuloj ligitaj kun la urbo

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Maciej Andrzej Zarębski, Staszów wczoraj i dziś (Staszów hieraŭ kaj hodiaŭ), Staszowskie Towarzystwo Kulturalne, Staszów 1999, serio: Biblioteka Staszowska, kajero 109, ISBN 83-87215-95-3.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]