Statuo de Espartero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Statuo de la Generalo Espartero

La monumento al la Generalo Espartero de Madrido (Hispanio) troviĝas en la vojrenkontiĝo de la stratoj Alkalao kaj O'Donnell, ĝuste en la limo de la distriktoj Salamanko kaj Retiro, kaj antaŭ la Pordo de Hernani tra kiu alireblas la Parkon Retiro. La monumento reprezentas la politikiston kaj militiston Baldomero Espartero (17931879) surĉevale kaj vestita per militistaj vestaĵoj. Ĝi estis subvenciata laŭ nacia subskribo kaj solene inaŭgurita en la jaro 1886.

Kuriozaĵo[redakti | redakti fonton]

En Madrido ekzistas populara proverbo kiu faras aludon al la statuo kiu diras: "Li havas la kojonojn kiel la ĉevalo de Espartero" aŭ "Vi havas pli grandajn "ovojn" ol la ĉevalo de Espartero" pro la grando de la testikoj de la ĉevalo de la statuo. Ĝi estas uzata alude al la kuraĝeco de iu ajn en mafacila situacio.