Statuto de Aŭtonomeco de Katalunio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Statuto de Aŭtonomeco de Katalunio estas la baza institucia normo de Katalunio disvolvigita laŭ la dispozicioj de la oka titolo de la Konstitucio de Hispanio de 1978. Ĝi do havas karakteron kaj rangon de organika leĝo[1]. La 30an de septembro 2005 la Parlamento de Katalunio aprobis la proponon por la nova Statuto de Aŭtonomeco de Katalunio, kiun akceptis la Kongreso de Deputitoj la 2an de novembro 2005 kaj aprobis la 30-an de marto 2006. La Senato de Hispanio aprobis ĝin la 10an de majo 2006 post substanca modifado. Ĝi estis aprobita per referendumo de la popolo de Katalunio la 18an de junio 2006. Promulgata kaj eldonita oficiale, per aprobo de Organika Leĝo 6/2006 de 19a de julio. Ĝi estis valida ekde la 9a aŭgusto 2006. Sed la 28an junio 2010 ĝi estis modifita per la juĝa decido de la Konstitucia Tribunalo.

Sigelo de la Generalitato de Katalunio

Enhavo antaŭ la regado de la Konstitucia Tribunalo[redakti | redakti fonton]

Simboloj kaj reprezentaj aspektoj[redakti | redakti fonton]

La novaĵoj kontraŭ la antaŭa statuto de aŭtonomeco, en la ĉapitro de simboloj kaj reprezentaj trajtoj de la kataluna popolo, temas pri tri aferoj: nacia karaktero, lingvo kaj historiaj rajtoj.

La Historiaj Rajtoj estas bazitaj sur la Katalunaj Konstitucioj (Kompilaĵo de la Konstitucioj de 1702).

Pri la nacia karaktero de Katalunio, referenco estis verkita en la antaŭparolo, deklaranta ke la Parlamento de Katalunio difinis Katalunion kiel nacion. Tiu referenco kompletigas la deklaron ke ĝi respondas al la sento kaj volo de la katalunoj. Tial, ĝi specife rekonas la karakteron de "nacia realaĵo", malgraŭ la fakto, ke la Hispana Konstitucio kvalifikas ĝin kiel "nacieco". Tiu provizo estis unu el la reformoj realigitaj de la Hispana Parlamento, per la projekto aprobita la 30an de septembro 2005 fare de la kataluna Parlamento kiu kontemplis en la artikolo 8 la nacian proklamon.

Citaĵo
 La Parlamento de Katalunio, prenante la sento kaj la volo de ampleksa plimulto el la kataluna popolo difinas Katalunion kiel nacio. La hispana Konstitucio, en la dua artikolo, rekonas la nacian realecon de Katalunio kiel nacieco. 

[2]

Ĉi tio levis la diskutadon inter iuj sektoroj pri la ebla nekonstitucieco de la antaŭparolo okaze ke ĝi kontraŭdiras la Artikolon 2 de la Hispana Konstitucio: “ la ne disiĝebla unuo de la Hispana Nacio estas komuna kaj nedividebla patrujo de ĉiuj hispanoj ".

Ĉi tiu afero, inter aliaj, estis raportita al la Konstitucia Tribunalo de Hispanio kvankam ĝi jam efikis, post esti aprobita de la Ĝeneralaj Kortesoj, ratifikita per referendumo fare de la kataluna popolo, kaj proklamita kaj sankciita de la Reĝo.

Multnombraj juristoj defendas la teorion de la plena konstitucieco de la teksto, ĉar per difino, antaŭparolo ne havas juran signifon, ekde ĉi tio estas ekspozicio de kialoj aŭ konsideroj. Malgraŭ ĉio, la nuna reguligo en ĉi tiu afero estas la plej eksplicita de ĉiuj konstituciaj kaj leĝaj tekstoj validigitaj por Katalunio dum la lastaj jarcentoj.

Koncerne lingvon, oni devas elstari klaran statusan plifortigon de la kataluna kiel propra lingvo en Katalunio. En la jura nivelo, la plej granda eksponento de ĉi tiu egaligo kun la hispana lingvo povas troviĝi en la proklamo kiu postulis scipovi la katalunan. Ankaŭ proklamis novajn lingvajn rajtojn, kiel povi esti servota katalune ĉe la konstituciaj organoj de la ŝtato, kiel la Konstitucia Tribunalo, la Supera Kortumo aŭ la Parlamento. Alia grava aspekto substrekota estas la nomado de la kataluna kiel oficiala lingvo de Katalunio. Interesas emfazi la garantion, kiu estas la leviĝo de iuj lingvaj rajtoj en la statuto, ĉar ĝis nun ili simple estis traktataj kiel normoj kun leĝa rango.

Ĉe la ĉapitro pri historiaj rajtoj, donas al la Generalitato de Katalunio elstaran pozicion pri aferoj de civila juro, lingvo, kulturo, edukado kaj institucia sistemo, en la artikolo 5, laŭ artikolo 2 de la Statuto de Katalunia Aŭtonomeco de 1979 kaj la dua transira provizo de la Hispana Konstitucio. En la praktiko, oni devas kontroli, ĉu ĉi tiu klaŭzo estos transcenda en la jura sistemo, ĉar ĝi povas esti interpretita kiel preskriba submetaĵo en la medio de aŭtonom-komunumaj kapabloj aŭ simple priskribas evidentan situacion kie Katalunio havas civilan juron, lingvon kaj propran kulturon.

La juĝopovo[redakti | redakti fonton]

En juĝaj aferoj, la nova Statuto profundiĝis en la kompetentoj de la Generalitato, preter la ses artikoloj dediĉitaj al la laŭleĝa teksto de 1979. La ĉefa celo de la etendo de funkcioj estis demokratiigi kaj alporti civitanojn pli proksime al la funkciado kaj administrado de la publika justico.

  • Ĝi deklaris la Superan Kortegon de Justeco de Katalunio kiel la supera organo de la juĝa piramido, fariĝante la lasta petskribo de iu ajn kaŭzo komencita en Katalunio.
  • Ĝi kreis regantan korpon de la juĝistaro en Katalunio, dekoncentrita de la hispana Ĝenerala Konsilio de la Juĝistaro.
  • Pligrandigo de kapabloj rilate al personaj kaj materialaj rimedoj ĉe la administrado de justico.

La katalogo de kompetentecoj ankaŭ plifortigas aspektojn kiel la juĝa oficejo, la instituciaj krimmedicino kaj toksikologio, la juĝaj demarkacio aŭ la justpaco. Ajna novigo de jura teksto estus subigita al la nova Organika Leĝo de la Juĝistaro, kiel plejparte kondiĉus la efektivigo de tiuj provizaĵoj, kaj tio ĉi kondukis al pluraj ripetitaj rimarkoj.

La financa sistemo[redakti | redakti fonton]

En la laŭleĝa teksto, oni enkondukis iujn reformojn, kiuj plibonigis la financan potencon de la Generalitato.

  • Oni garantius, ke ĉiuj impostoj de la Generalitato venus de la impostoj pagotaj de la civitanoj de Katalunio. Rezulte, la procentoj de la impostoj, kiujn ricevos la Generalitato, pliiĝos: 50% de la imposto pri la enspezoj kaj la VAT, 58% de la specialaj impostoj kaj 100% de la ceteraj.
  • Oni provizus de reguliga potenco al la Generalitato pri ĉiuj impostoj. Antaŭe, ĝi nur havis IRPF-n (imposto sur la profitoj de homoj) kaj parte el la podetala fazo de VAT-n kaj specialajn impostojn.
  • Oni kreus la Impost-Agentejon de Katalunio kiel korpo por la demarŝo, kolekto, likvidado kaj inspektado de ĉiuj impostoj propraj al la Generalitato kaj de la ŝtataj impostoj plene ceditaj al la Generalitato.
  • Oni kreus kunan konsorcion inter la ŝtataj kaj katalunaj agentejoj por administrado de aliaj ŝtataj impostoj kolektitaj en Katalunio. La kreo de ĉi tiu korpo eble daŭros 2 jarojn post la eniro de la teksto, kaj povus esti en la estonteco la Impost-Administrado de Katalunio.
  • Oni establis novajn kriteriojn celante regionajn enspezojn (konataj kiel "solidareco inter regionoj"). Oni devas emfazi tiun kiu determinis ke ties celo estus certigi similan nivelon en la edukado, sano kaj aliaj esencaj sociaj servoj de la sociala ŝtato, se la aŭtonomioj faras similan impostan kontribuon. Katalunio ne devus okupi en la listo de enspezoj porpersonaj de la aŭtonomaj komunumoj, pli malaltan lokon ol antaŭ la ŝtata redistribuo de rimedoj.
  • Oni fiksis la ŝtatajn investojn en Katalunio egale aŭ pli grande ol la relativa pezo de la Kataluna Interna Malrafinita Produktado en rilato al la Hispana dum sep jaroj.

Procezo por la aprobo[redakti | redakti fonton]

Proponita reformo en la Kataluna Parlamento[redakti | redakti fonton]

La 30an de septembro de 2005, post du tagoj de intensaj intertraktadoj, teksto de la propono por reformi la Statuton de Aŭtonomeco estis submetita al voĉdonado en la Plena Kunsido de la Parlamento de Katalunio. Konforme al la Statuto de 1979, la propono postulis ke la plimulton el la Parlamento estus de du trionoj por prosperi. La teksto fine kolektis 120-n favorajn voĉdonojn kaj 15-n voĉdonojn kontraŭajn, La tiama registaro kaj la opozicio atingis interkonsenton pri la nova statuto la 29-an de septembro vespere, kiam ili transpasis la malkonsenton pri la financa sistemo ( la ĉefpunkto de la nova statuto ) kaj la sekulara karaktero de la publika lernejo.

Aprobo de la fina teksto en la hispana parlamento[redakti | redakti fonton]

La propono por la reformo de la Statuto aprobita en la Kataluna Parlamento estis prezentita al la Hispana Kongreso de Deputitoj la 2-an de novembro 2005 per tri parolantoj de la Parlamento de Katalunio. La parolantoj klarigis kial ili konsideris necesan reformi la tiaman Statuton de Aŭtonomeco de Katalunio. Statuto kiu estis redaktita en 1979 kaj aprobita en Hispana Kongreso de Deputitoj ( kiu enhavis multajn politikistojn de la antaŭa diktatoreco) kaj en la kunteksto de la hispana transiro al la demokratio.

La dekstra Populara Partio manifestiĝis kontraŭ la Statuto, kaj prezentis ĝin kiel kaŝitan reformon de la Hispana Konstitucio de 1978 kaj pretendis referendumon pri ĝi en la tuta ŝtato; eblecon ne antaŭvidita en la Konstitucio nek en la tiama Statuto.

Oni fondis Miksitan Komisionon inter la ŝtato kaj la Generalitato por negoci la enhavon de la nova Statuto. La Hispana Registaro, formita de la Socialisma Partio, prezentis alternativan projektadon pri la leĝo, kiu modifis la plimulton de artikoloj. Ekzemploj de punktoj, kiujn la hispana registaro modifis, estis la difino de Katalunio kiel "nacio", la artikoloj rilatantaj al financado kaj ke estu la kataluna la preferata lingvo en la administrado kaj la publikaj amaskomunikiloj.

La katalunaj partioj malvarmece ricevis aŭ malakceptis ĉi tiun proponon kaj trovis grandan diferencon kiu disigis ĝin de la originala propono. La aprobacio ne povis esti nur kun la voĉdonoj de la katalunaj deputitoj, demografie malplimultaj; la plejmulto nur povus veni de la deputitoj de la partio en la registaro, PSOE.

La 21an de januaro 2006 okazis kunveno en la Moncloa inter Artur Mas (gvidanto de la opozicio en Katalunio) kaj la hispana ĉefministro José Luis Rodríguez Zapatero, alvenante al la interkonsento konita kiel Pakto de la Moncloa, lasante novan redakcion de la statuto pli simila al de 1979 ol tiu, kiu estis aprobita en la parlamento.

Post longa kaj kompleksa intertraktado de amendoj inter la partioj reprezentitaj en la Kongreso de Deputitoj, pli ol 50% el la artikolojn estis retuŝitaj.

En marto 2006, la propono por la Statuto estis aprobita de la Hispana Parlamento, kaj en majo de 2006, estis aprobita en la Senato.

Fina ratifiko en referendumo[redakti | redakti fonton]

La Statuto de 1979 establis ke ĝia reformo estu ratifikita per referendumo fare de la civitanoj de Katalunio, kiu fine okazigis la 18-an de junio 2006.

La partopreno estis iom pli ol 49% de la voĉdona listo de Katalunio, kalkulo konsiderita tro malalta por ĉiuj partioj. La nova Statuto de Aŭtonomeco de Katalunio ekvalidis la 9-an de aŭgusto 2006, sed ĝi estis modifita de la Konstitucia Tribunalo, kiu elsendis verdikton la 28-an de junio 2010.

Dum la atendo de la verdikton oni antaŭdiris ke estus negativa. Tiam dekduo de katalunaj ĵurnaloj eldonis la 26-an de novembro 2009 kunan eldonejon titolita “La digno de Katalunio”, por denunci kortumon kiu kun pluraj membroj mortintaj aŭ kun la ordonoj elĉerpitaj ne devus dikti regadon sur leĝo referendita por la popolo de Katalunio.

La 10an de julio 2010 estis manifestacio en Barcelono sub la slogano "Ni estas nacio, ni decidas", kontraŭe al la rezolucio de la Konstitucia Tribunalo de Hispanio. La asistado estis unu miliono kaj duono laŭ la organizantoj kaj unu miliono cent mil homoj laŭ la Urba Ĝendarmaro.

Instituciaj deklaroj[redakti | redakti fonton]

La 5-an de julio 2010, la reago de katalunaj urbodomoj komencis kun la aprobo de deklarojn pri la morala forigo de la Hispana Konstitucio de la respektivaj komunumoj. Kiam kvin monatoj pasis ekde la unua deklaro, 110 urbodomoj jam kuniĝis al la iniciato. Ĉi tiu deklaro estis sendita al la nova Parlamento de Katalunio kaj Prezidanto de la Generalitato, elektita la 28-an de novembro 2010, kiu estos investita baldaŭ poste.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plej altnivelaj leĝoj de la hispana jursistemo.
  2. Fragmento de la Antaŭparolo.