Steigerkopf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Steigerkopf Schänzel
monto
Alteco 613,6 m
Situo apud Edenkoben; distrikto Südliche Weinstraße, Rejnlando-Palatinato, Germanio
Montaro Palatinata arbaro
Geografia situo 49° 18′ N, 8° 2′ O (mapo)49.2970555555568.0262222222222Koordinatoj: 49° 18′ N, 8° 2′ O (mapo) f4
Steigerkopf Schänzel (Rejnland-Palatinato)
Steigerkopf Schänzel (Rejnland-Palatinato)
DEC
Steigerkopf Schänzel
Steigerkopf Schänzel
Situo de Steigerkopf Schänzel
Map
Steigerkopf Schänzel
vdr
Steigerkopf (meze) vidata de Weißenberg

La Steigerkopf, en la popola lingvaĵo ankaŭ Schänzel, proksime al Edenkoben en la Rejnlando-Palatinata distrikto Südliche Weinstraße estas 613,6 m alta monto en la Palatinata Arbaro. Sur ĝia pinto, kiu apartenas al la komunumo Gommersheim, staras la Schänzelturm (Schänzel –turo).

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

La monto situas en la orienta parto de la Palatinata Arbaro en la Naturparko Palatinata Arbaro. Ĝia pinto altiĝas ĉ. 7 km okcidentnordokcidente de la urbeto Edenkoben ĉe la orienta rando de grupo da montoj, ĉiuj pli ol 600 m alta; 4 km nordoriente altiĝas la plej alta monto de la Palatinata Arbaro, la Kalmit (alteco 672,6 m). Ka montopinto kaj la nordaj montopartoj apartenas al la teritorio de Gommersheim, kiu kiel Eksklavo situas ĉ. 17 km okcidente de la komunumo Gommersheim. Geologie la Steigerkopf estas la norda etendaĝo de la Kesselberg (alteco 661,8 m) kies pinto malproksimas je 2 km. Ĉe la nordokcidenta flanko de la monto sur la arbaro de Gommersheim fontas la rivereto Modenbach, dekstra alfluanto de la Speyerbach.

Historio[redakti | redakti fonton]

Schänzel[redakti | redakti fonton]

La popolo ankaŭ nomas la monton „Schänzel“ , ekde 1794, kiam tie 4500 prusaj soldatoj somere starigis kelkajn skansoj. La nomo Schänzel signifas „eta skanso. Ilia tasko estas bremsi la avancon de la francaj revoluciaj trupoj , kiuj nombras 7000 soldatoj. La prusoj planis konkeri la teritorioj maldekstre de la Rejno. En la perdoriĉa batalo je la 12a kaj 13a de julio 1794 la francoj gajnis, post kiam iu loka ĉasisto gvidis ilin proksime de Dernbach en la dorsoflankon de la Prusoj. La prusa armeestro generalo Theodor Philipp von Pfau (1727–1794) estis malliberĝinta grave vundita kaj mortis la saman tagon.

Schänzel-turo[redakti | redakti fonton]

Memore al la venkitaj prusoj estis konstruita 100 jaroj post tiu okazintaĵo iun turon sur la montopinto, la Schänzelt-turo. Ĝi ests okangula elrigardturo, kun alteco de 13 m kaj konstruita el pribatita sabloŝtono.

En la jaro 1894 tabulo kun jena teksto estis fiksata: citaĵo:Memore al la bravaj prusaj batalantoj, kiuj en la batalo kontraŭ la franca invada armeo je la 13a de julio 1794 ĉie tie mortis heroan morton por la gemana patrio

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Walter Eitelmann:Rittersteine im Pfälzerwald 4a eldono, eldonejo Pfälzerwald-Verein, Neustadt ĉe vinstrato, 1998, ISBN=3-00-003544-3
  • Heimatverein Venningen: Unter der Herrschaft der Franzosen, Sammelwerk, Mitgliederbrief Nr. 31, Venningen, oktobro 1989
  • Pfau, Theodor Philipp v., Bernhard von Poten, Theodor Philipp von Pfau

Referencoj[redakti | redakti fonton]