Steligita senpintigita kubo
Aspekto
(Alidirektita el Steligita senpintigita sesedro)
Steligita senpintigita kubo | |
Pliaj nomoj | Kvazaŭtranĉita kubo Stelotranĉita kubo |
Speco | Unuforma pluredro |
Vertica figuro | 3.8/3.8/3 |
Bildo de vertico | |
Simbolo de Wythoff | 2 3 | 4/3 |
Indeksoj | U19 C66 W92 |
Simbolo de Bowers | Quith |
Verticoj | 24 |
Lateroj | 36 |
Edroj | 14 |
Edroj detale | 8{3}+6{8/3} |
χ | 2 |
Geometria simetria grupo | Oh |
Duala | Granda tripiramidigita okedro |
Bildo de duala | |
En geometrio, la steligita senpintigita kubo estas nekonveksa unuforma pluredro, indeksita kiel U19.
Ĉi tiu pluredro ne estas rezulto de vera steligo de senpintigita kubo (kiu estas rezulto de senpintigo de kubo), ĉar ebenoj de triangulaj edroj de senpintigita kubo ne estas uzataj, sed aperas la novaj ebenoj por triangulaj edroj.
Ĝi komunigas la situon de verticoj kun konveksa malgranda rombokub-okedro kaj kun nekonveksa malgranda kubokubo-okedro.