Stenografa Instituto Tutmonda

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Stenografa Instituto Tutmonda estis faka Esperanto-organizaĵo, fondita en 1933. Ĝi celo estis disvastigo de la uzado de la esperantlingva Stenografio laŭ sistemo Duployé-Flageul, kaj de la adapto de la sama sistemo al la naciaj lingvoj. En la 1930-aj jaroj la asocio havis delegitojn en pli ol 20 landoj. Organo de la Stenografa Instituto Tutmonda estis la periodaĵo „Fluganta Skribilo“, kiu jam aperis ekde 1913.