Stephen Brooks
Aspekto
| Stephen Brooks | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 12-an de aŭgusto 1942 en Columbus |
| Morto | 1-an de decembro 1999 (57-jaraĝa) en Seattle |
| Mortokialo | korinfarkto |
| Lingvoj | angla |
| Ŝtataneco | Usono |
| Okupo | |
| Okupo | aktoro televida aktoro |
Stephen BROOKS estas artistnomo de usona aktoro James Gardner Brooks Jr. (1942 – 1999).
Li komencis sian karieron en televido per Look Up and Live en 1954. Dum 1960-aj jaroj li aperis en televidaĵoj kiel The Defenders, The Nurses, The F.B.I., Star Trek, The Invaders, ktp.
En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj li aktoris en televidaĵoj The Interns, The Manhunter, Days of Our Lives, inter aliaj. Lia lasta laboro estis ankaŭ lia nura kinfilmo Crystal Gazing en 1982.

