Streka vari-skala grafikaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Streka Vari-skala Grafiko (SVG, angle Scalable Vector Graphics) estas kvazaŭnorma datenaranĝo (formala lingvo) por komputile prezenti bildojn el liniaj aŭ areaj elementoj, ekz. strekoj, arkoj, ortanguloj, cirkloj ktp. La kodado de strekaraj bildoj ne dependas de la skalo de prezentado, tial tiaj bildoj estas ekzakte prezenteblaj en ajna grandeco.

La lingvo SVG estas el la familio XML, t. e. ĝi estas apliko de la meta-lingvo XML. Ĝia celo estas priskibi dudimensiajn figurojn, senmovajn kaj moviĝantajn. Ĝi en septembro 2001 iĝis rekomendo (kvazaŭ-normo) de World Wide Web Consortium (W3C) laŭ sufiĉe disputa vojo: Firmaoj Macromedia kaj Microsoft enkondukis lingvon nomatan VML (Vector Markup Language), sed Adobe kaj Sun Microsystems proponis rivalan aranĝon nomatan PGML (Precision Graphics Markup Language). Kompromiso kondukis al SVG.

SVG-bildoj estas prezenteblaj rekte de la TTT-legiloj Mozilla Firefox (ekde versio 1.5), Amaya kaj Opera (ekde 8.5), kaj parte de Konqueror (KDE). Aliaj grafikaj kroziloj uzas aldonajn programetojn aŭ prezentas la bildojn en ekstera programo.

La aktuala rekomendo de W3C estas SVG 1.1 de septembro 2003. Oni laboras pri 1.2.

Diferenco inter matricaj kaj strekaraj ciferbildoj. Strekaraj bildoj estas ekzakte prezenteblaj en ajna grandeco.
Ekzemplo de strekara bildo.

SVG-bildoj estas rekte uzeblaj en Vikipedio, kiel pruvas la ĉi-apuda ekzemplo. Ĝi konsistas el pluraj elementoj, jen priskribitaj en iom simpligita formo:

komenco <svg … width="107" height="60">
centra ortangulo <rect x="10" y="15" width="80" height="20" fill="white" stroke="black" stroke-width="2.5" />
konektiloj <polyline points="0 25 100 25" fill="none" stroke="black" stroke-width="2.5"/>
regilo kun sagopinto <polyline points="65 5 40 40 40 50" fill="none" stroke="black" stroke-width="2.5"/>
<polygon points="60 5 70 5 65 -5" stroke="black" stroke-width="2.5" transform="rotate(33.7 65 5)" />
fino </svg>