Striata kolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Striata kolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Geopelia Geopelia
Specio: Striata kolombo Geopelia maugei
Coenraad Jacob Temminck 1809
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Striata kolomboTimorkolombo, (Geopelia maugei) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu estas loĝanto kaj disvastigata reproduktanto en la insuloj Malgrandaj Sundoj la plej sudorientaj en Indonezio. Ĝi estas tre rilata al la Zebrokolombo de sudorienta Azio kaj al la Pacema kolombo de Aŭstralio kaj Nov-Gvineo. Ĝis antaŭ nelonge, la tri estis klasitaj kiel unika specio, Geopelia striata, konata ĉu kiel Pacema kolombo ĉu kiel Zebrokolombo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Striata kolombo.

La Striata kolombo estas tre simila al la Zebrokolombo laŭ aspekto sed ĝi havas nudan flavan haŭtaĵon ĉirkaŭ la okuloj kaj nigrablanka striado kiu ampleksiĝas rekte tra la brusto kaj ventro.

Ĝi loĝas arbustejojn, terkulturejojn kaj bordojn de arbaroj en malaltaj areoj. La Striata kolombo troviĝas nur en la plej sudorientaj insuloj en Indonezio, nome en Sumbavo, Floreso, Sumbo, Timoro, la insuloj Tanimbaroj, la insuloj Kei kaj aliaj pli malgrandaj insuloj, pro tio la psecio povas esti konsiderata kiel endemismo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]