Stránské
Stránské | |
germane Zechitz | |
vilaĝo | |
Stránské
| |
Oficiala nomo: Stránské | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distrikto | Distrikto Bruntál |
Administra municipo | Rýmařov |
Historia regiono | Moravio |
Montaro | Nízký Jeseník |
Domoj | 51 2010 |
Situo | Stránské |
- koordinatoj | 49° 53′ 00″ N 17° 18′ 00″ O / 49.88333 °N, 17.30000 °O (mapo) |
Katastro | 16,84 km² (1 684 ha) Stránské |
Loĝantaro | 60 (2021) |
Denseco | 3,56 loĝ./km² |
Fondo | 1320 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 793 51 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Stránské | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Stránské (1869 Stránka, germane Zechitz) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Rýmařov en distrikto Bruntál. Ĝi troviĝas proksimume 5 km sudoriente de Rýmařov. Vivas ĉi tie 60 loĝantoj (2021).
Stránské estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 16,84 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝon fondis en la jaro 1320 kanoniko Těchan. Post hungara atako la vilaĝo estis neniigita. Nur en la jaro 1548 ĝi estis koloniigita fare de Kryštof z Boskovic. En la jaro 1599 oni ĉi tie mencias voktejon. Ĝis la jaro 1918 la vilaĝo estis nomata Stránka – de tie nomo Stránské. La vilaĝo havis en blazono cervon.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 520 |
1880 | 502 |
1890 | 446 |
1900 | 446 |
1910 | 440 |
1921 | 438 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 405 |
1950 | 234 |
1961 | 192 |
1970 | 140 |
1980 | 84 |
1991 | 69 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 46 |
2011 | 57 |
2021 | 60 |
En Stránské estas registritaj 51 adresoj: 49 daŭraj objektoj kaj 2 dumtempaj aŭ refreŝigejaj objektoj. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 48 domoj, el tio 22 daŭre loĝigitaj.
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo de sankta Katarino – lasis ĝin konstrui Jan Kobylka z Kobylího en la jaro 1616. La preĝejo estis en la jaro 1768 bruligita de fulmo kaj nur en la jaro 1780 riparita fare de fratoj Schiebel (la plej malnova familio en la municipo). Unikaj tomboŝtonoj el ardezo kun kompleta biografio de mortinto estis malkovritaj en ĉi tiea tombejo kaj lokigitaj por vidi ilin en muzeo en Rýmařov.
Fotogalerio
[redakti | redakti fonton]-
Preĝejo
-
Konstruaĵoj
-
Interno de la preĝejo
-
Detalo de statuo antaŭ la preĝejo
-
Malnova bildkarto
|