Stucado
Stucado estas fortranĉado de plantopartoj, branĉoj ktp por influi la kreskadon de planto, ekz. stimulante la disbranĉiĝon kaj fruktiĝon. Laŭ PIV "stuci" estas forigi la ekstremajn partojn, la pintojn de branĉoj, folioj aŭ radikoj. Ĝi devas esti zorgege por ne damaĝi la arbon.
Stucado en hortkulturo
Stuci estas faktermino en hortkulturo. La hortkultivisto stucas junajn plantojn forpreninte la pintan burĝonon ĉe tigo aŭ ŝoso. La "apikala dominado" finas kaj la nepintaj burĝonoj ekkreskas. Ĉe la kultivado de ornamplantoj aŭ arbidoj la stucado estas metodo por ke la planto pli kompakte kresku fariĝante pli altkvalita. Nek Neegaard nek NPIV sufiĉe precize difinas tiunterminon.
Pritranĉo de fruktarboj
Metodoj
- Stucado de fruktujoj laŭ Oeschberg
Vidu ankaŭ
Literaturo
- Neergaard, Paul: Hortkultura seslingva terminaro. SAT. Parizo. 1938. p.9