Studánka (Varnsdorf)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Studánka (apartigilo)
Studánka
germane Schönborn
vilaĝo
Fonto de rivero Křinice okcidente de Studánka
Oficiala nomo: Studánka
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Děčín
Administra municipo Varnsdorf
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Ŝluknova terlango
Montaro Ŝluknova montetaro
Domoj 195 2009
Situo Studánka
 - koordinatoj 50° 54′ 41″ N 14° 34′ 00″ O / 50.91139 °N, 14.56667 °O / 50.91139; 14.56667 (mapo)
Katastro 9,15 km² (915 ha) Studánka u Rumburku
Loĝantaro 340 (2021)
Denseco 37,16 loĝ./km²
Unua skribmencio 1485
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 407 52
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Studánka (Varnsdorf)
Portalo pri Ĉeĥio

Studánka (germane Schönborn) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Varnsdorf en distrikto Děčín, en suda parto de Ŝluknova montetaro. Ĝi troviĝas proksimume 3 km okcidente de Varnsdorf. Tra la vilaĝo kondukas disakvejo de Norda kaj Balta Maroj. Okcidente de la vilaĝo fontas Křinice, alfluanto de Elbo. En la vilaĝo fontas rojo Zlatý potok, kies akvoj fluas kun Mandava kaj Luzacia Niso ĝis Odro. Tra la vilaĝo kondukas ŝoseo n-ro 9, kondukanta al limpasejo kun Germanio. Estas ĉi tie registritaj 195 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 340 loĝantoj.

Studánka situas en katastra teritorio Studánka u Rumburku kun areo 9,15 km².

La katastron de Studánka trafas parto de natura rezervejo Světlík, ŝirmanta ĉirkaŭaĵon de la samnomata fiŝlago.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1485.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj kaj domoj
1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
Loĝantoj 2 365 2 402 2 337 2 306 2 318 1 877 2 089 730 622 499 397 193 232 261
Domoj 285 312 322 334 337 340 357 353 160 143 103 100 133 128
Indikojn el la jaro 1961 ensumigas loka parto Světliny 1.díl.