Subjektivismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En filozofio, subjektivismo estas la doktrino ke onia propra mensa aktiveco estas la nur nedubebla fakto, kaj tial eksteraj objektoj estas nur komprenebla, ekziste aŭ morale, rilate al onia percepto de tiaĵoj.

Ekzistas diversaj versioj de tiu ĝenerala filozofia tendenco: metafizika subjektivismo, etika subjektivismo, ktp.

Metafizika subjektivismo[redakti | redakti fonton]

En metafiziko, subjektivismo estas la teorio, atribuita al Kartezio, ke nur la mensa aktiveco, inkluzive de percepto, ekzistas (estas metafizike reala); eksteraj “realaĵoj” estas nur realaj rilate al onia percepto de tiuj. Metafizika subjektivismo ne asertas ke la ekstera mondo ne ekzistas (t.e. solipsismo), sed kredas ke la naturo de la ektera mondo dependas de la konscio de la observanto.

Ekzemple, oni povas kredi, ke la bongusteco de ĉokolado estas vera kaj reala; sed tiu fakto estas reala nur rilate al onia propra mensa aktiveco (t.e. gusta prefero).

Etika subjektivismo[redakti | redakti fonton]

Etika subjektivismo estas la metaetika aserto ke etika propozicio fakte priskribas preferojn, kutimojn, aŭ kredojn de homoj. Tial, etikaj faktoj estas nur realaj rilate al la kredoj de tiuj homoj, kiuj kredas je tiuj faktoj.

Subjektivismo pri probablo[redakti | redakti fonton]

En la filozofio de probablo, specife je Bayes-a statistiko, subjektivismo asertas ke probablo estas kvanto, kiu priskribas la mensan staton de iu (ideala) observanto. Ekzemple, konsideru la probablon ke la ĵeto de ĵetkubo faras la ciferon 1. Laŭ subjektivismo de probablo, se oni asertas ke la probablo estas ⅙, tio estas nur priskribo de observanto, kiu ne scias la ekzaktan fakton kaj parametrojn de la kubĵeto. Se oni scias la ekzaktan movon de la meĥanismo kiu ĵetas la ĵetkubon, do oni povus kalkuli, laŭ fizikaj leĝoj, la precizan rezulton de la ĵeto; la probablo nur priskribas la mensan staton de nescio de la observanto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]