Suda Ekvatora Fluo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Suda Ekvatora Fluo (nigre).

La Suda Ekvatora FluoSudekvatora Marfluo estas marfluoj en Pacifiko, Atlantiko, kaj Hinda Oceano kiu fluas orient-okcidenten inter Ekvatoro kaj ĉirkaŭ 20 gradojn sude. En Pacifiko kaj Atlantiko, ĝi etendiĝas tra Ekvatoro ĝis ĉirkaŭ 5 gradoj norde.

Ene de suda hemisfero, la Sudekvatora Fluo laŭfluas la okcidentan areon de la tre grand-skalaj subtropikaj turnejoj. Tiuj turnejoj estas direktitaj per la kombino de orientaj ventoj en la tropikoj kun okcidentaj ventoj kiuj blovas sude de ĉirkaŭ 30 gradoj sude, tra tre komplika procezo kiu inkludas intensigon de okcidentaj limofluoj.

Ĉe Ekvatoro, la Sudekvatora Fluo estas okazigita rekte de la orientaj ventoj kiuj blovas el oriento okcidenten.

En la Hinda Oceano, la okcident-flua Sudekvatora Fluo estas bone disvolvigita nur sude de la Ekvatoro. Rekte ĉe la Ekvatoro, la ventoj ŝanĝiĝas dufoje jare pro la musonoj, kaj tial la surfaca fluo povas iri ĉu orienten ĉu okcidenten.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]