SuicideGirls

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SuicideGirls (SG) estas retejo kreita en 2001 kiu proponas afiŝulinemajn fotografiojn de uzantinoj kiuj donas kelkajn personajn detalojn en profilo kaj partoprenas en babilejo kun aliaj «aktivaj» uzantinoj (modeloj) kaj «pasivaj» geuzantoj (membroj). Por aliri al plejparto de la retejo, endas membriĝi kaj pagi.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La esprimo SuicideGirlssuicide girls («memmortigemulinoj» aŭ figure «memkondamnemulinoj») do nomas la ttt-ejon kaj la uzantinoj kiuj alŝutas siajn fotojn retejen. Aldone al la retejo, SuicideGirls ankaŭ estas registrita marko kaj firmao bazita en Usono. La esprimo origine devenus de frazo en romano Survivor de usona verkisto Chuck Palahniuk. La nomo mem celas emfazi ian socian memmortigon, ĉar ne respektante la normon.

Filozofio[redakti | redakti fonton]

SG sin nomas ne nur retejo pri afiŝulinoj, sed vera anaro alternativema kiu promocias subgrundan kulturon, sen fornei la heredaĵon de 1950-aj afiŝulinoj. La retejo ankaŭ celas prezenti alian imagon de seksallogaj virinoj, proponante ilin reesplori ilian nudecon aŭ preskaŭnudecon en spontanea, natura maniero kiu helpas floriĝi kaj emancipiĝi. Plejparto de la modeloj havas arte koloritaj haroj aŭ feltharoj kaj korpaj modifoj kiel tatuotraboraĵoj. Plejparto de la estrante teamo estas virina, kaj la ttt-ejo klamas ke 43% de la membroj estas virinaj.

Disvolviĝo[redakti | redakti fonton]

Budo de SG en San Diego en 2007 por prezenti librojn kaj la retejon al preterpasantoj

La ttt-ejo malfermiĝis en malfrua 2001 en Portland far fotografistino kaj kelkaj amikinoj. Laŭdire, la ideo devenus de observado de junaj rultabulistinoj de Portlando. Ili poste organiziĝis en firmao. La ttt-ejo intervjuis multajn famulojn (Dita Von Teese, David Lynch, Neil Gaiman, Johnny Depp, ktp...) kaj havas semajnan dissendaĵon en loka radio INDIE 103.1 FM de 4 jaroj. Depost 2004, la firmao eldonas librojn kaj gazetojn, kaj en 2005 aperis la unua DVD. Depost 2003, SuicideGirls turneas por fari muzikaj spektakloj; ili faris la unuaj partoj de Courtney Love en 2004 kaj Guns N' Roses en 2006.

En marto 2008, estis preskaŭ 1,9 miliono de bildoj en la ttt-ejo kaj 1800 memmortigulinoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]