Dita Von Teese

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dita Von Teese
Persona informo
Naskonomo Heather Renée Sweet
Naskiĝo 28-an de septembro 1972 (1972-09-28) (51-jaraĝa)
en West Branch
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Edz(in)o Marilyn Manson
Okupo
Okupo aktoromodelo • koreografo • Striptizisto • televida aktoro • modelo de la erotika fotografio • filmaktoro
TTT
Retejo https://dita.net
vdr

Heather Renée Sweet (28a de Septembro, 1972), konata profesie kiel Dita Von Teese, estas usona vedette, burleskodancistino, manekeno, kaj negocisto. Oni atribuas al ŝi re-popularigon de burlesko, kio havigis al ŝi la kromnomon "Queen of Burlesque" (Reĝino de Burlesko).

Dita Von Teese dum fotosesio.

Von Teese aperis en CSI: Crime Scene Investigation, RuPaul's Drag Race, The Masked Dancer, The Curious Creations of Christine McConnell, inter aliaj televidproduktaĵoj. Ŝi estas konata ankaŭ pro sia mallongdaŭra geedzeco kun la kantisto Marilyn Manson kaj pro sia ludado en liaj muzikfilmetoj. Von Teese publikigis du librojn pri historio de burlesko, fetiĉismo kaj beleco. Ŝi ankaŭ registris kantojn kun la franca muzikisto Sébastien Tellier. Ŝi turneis tutmonde kun siaj burleskaj spektakloj en urboj kiel Londono, Berlino, Novjorko kaj Parizo. Inter siaj specialaj gastoj en turneoj estas Dirty Martini, Perle Noire, Ginger Valentine, Jett Adore kaj la manekeno de Playboy Gia Genevieve. Von Teese estis speciala gasto en la pariza kabaredo Crazy Horse kelkajn fojojn.

Ŝia spektaklo de 2016 rezultis en publikifo de DVD. El 2006 ĝis 2008, Von Teese estis parolanto de Viva Glam por MAC Cosmetics por kolekti monon por esplorado kontraŭ Aidoso. El 2007 ĝis 2013, ŝi estis monda ambasadoro de alkoholaĵo Cointreau kaj en 2010–2011 ŝi estis bildo de akvo Perrier. Ŝi ankaŭ kreis kvar perfumojn sub la marko Dita Von Teese Perfumes. Ŝi ankaŭ havas sian propran branĉon de subvestoj kaj ŝtrumpoj kun la nomo Secrets in Lace kaj de luksaj kardiganoj por aŭstralia reta vendejo Wheels & Dollbaby.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]