Sukinda

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sukinda estas valo en Barato, ŝtato de Orissa. En la valo troviĝas 97% de ĉiu kromito de Barato kaj estas unu el la plej grandaj malfermaj kromit-minejoj de la mondo.

Tie agadas 12 minejoj kaj poluas la grundoakvon per netraktita industria akvo. La surfaca kaj trinkakvo entenas kromon, 20-oblan ol internacia limvaloro. Ĝi estas unu el la 10 plej poluataj lokoj de la mondo, laŭ Blacksmith Institute.

La valon trafluas rivero Brahmani.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.