Sukro
- Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Sukro en Bolivio. Pri kromaj signifoj de la vorto Sukro vidu Sukro (apartigilo).
Sukro | |||
---|---|---|---|
| |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 300 000 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 170 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 19° 3′ S, 65° 16′ U (mapo)-19.0475-65.26Koordinatoj: 19° 3′ S, 65° 16′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 2 810 m [+] | ||
Areo | 1768 km² ( 176 800 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-04:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Sucre [SUKre] (esperante Sukro) estas la oficiala ĉefurbo de Bolivio kaj sidejo de ties supera tribunalo, tamen ne de ties registaro. Tiu kaj la parlamento rezidas en La-Pazo.
La urbo havas proksimume 135.000 loĝantojn kaj situas ĉirkaŭ 2.800 metrojn super marnivelo.
Ĝi estis fondita en 1539 sub la nomo Ciudad de la Plata de la Nueva Toledo (arĝento-urbo de nova Toledo), mallonge La Plata.
Aliaj nomoj estis Charcas kaj (indiane) Chuquisaca (la nomo de la ĉirkaŭa departemento). En 1839 ĝi ricevis sian nunan nomon laŭ Antonio José de Sucre, revoluciestro de la sendependiĝo de Sudameriko.
La alta situo kompensas la tropikan latitudon, tiel ke la urbo ĝuas mildan klimaton. De 1990 la historia urbocentro estas Monda Kulturheredaĵo de Unesko.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Municipa registaro de Sucre Arkivigite je 2009-08-10 per la retarkivo Wayback Machine