Sulina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sulina
RO TL Sulina Danube Comission palace.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 825400 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 118  (2021) [+]
Loĝdenso 220 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 10′ N, 29° 39′ O (mapo)45.15944444444429.652777777778Koordinatoj: 45° 10′ N, 29° 39′ O (mapo) [+]
Alto 4 m [+]
Areo 14,16 km² (1 416 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Situo de Sulina

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Sulina [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Sulina estas havenurbo en Rumanio, en la distrikto Tulcea apud la Sulina-branĉo de la rivero Danubo. Ĝia loĝantaro en 2011 estis 3 663 personoj, ĉefe rumanoj kaj ĉ. 11% da slavoj.

La plej orienta punkto sur la teritorio de Rumanio situas en Sulina.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo venas plej verŝajne el la slava sol (salo).

La komunumo aperas sur italaj mapoj el la 14-a kaj 15-aj jarcentoj, ekz. sur mapo de Pietro Visconti el 1327, sed la plej malnova skriba mencio datiĝas el la 10a jc., sub la nomo Solina.

En la 18-a jarcento ekas la turka ŝiptrafiko sur Danubo al Konstantinopolo. Tiutempe, el la tri branĉoj de la Danuba riverdelto, oni povis ŝipi nur sur la Sulina-branĉo. Agao Besir en 1745 donis subvencion por konstruo de lumturo.

La urbo estis inter 1856 kaj 1939 ĉefsidejo de la Danuba Komitato.

Dum la dua mondmilito 80% de la urbo estis detruita de sovetia bombardado.

Laŭ kalkuloj el 2004, la senlaboreco estas ĉ. 40%.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Lumturoj (1802 kaj 1870)
  • Akvoturo
  • Iama konstruaĵo de la Danuba Komitato (1868)