Sultan bin Abdul-Aziz Al Saud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sultan bin Abdul-Aziz Al Saud en decembro 1990

Sultan bin Abdul-Aziz Al Saud, ankaŭ latinliterigita Sultan ibn Abd al-Aziz Al Saud, (arabe سلطان بن عبد العزيز آل سعود, latinliterigo laŭ DMG Sulṭān b. ʿAbd al-ʿAzīz Āl Saʿūd, naskiĝis la 5-an de januaro 1928 (laŭ aliaj indikoj en 1922 eŭ 1924) en Riado; mortis la 22-an de oktobro 2011 en Novjorko) estis la kronprinco (do tronheredonto) de Sauda Arabio, unua vica ĉefministro de la lando, ministro pri defendo kaj aviado.

La 1-an de aŭgusto 2005, post la morto de reĝo Fahd, Abdulah bin Abdul-Aziz Al Saud iĝis nova sauda reĝo kaj Sultan transprenis la rolon de kronprinco, kvankam amaskomunikiloj asertas ke li malharmonias kun Abdulah[1].

Kronprinco Sultan konsideratis la plej grava persono de sia familio rilate al subteno de amikaj rilatoj al la okcidentaj ŝtatoj, aparte al Usono. Per sia proksima kunlaboro kun Usono kaj grandkvantaj aĉetoj de armiloj, per kiuj li mem enspezis multan monon, li iĝis unu el la reĝaj familianoj plej multe kritikataj per la opozicio de sia lando.

Sultan estis la 18-a el 37 filoj de la ŝtatfondinto reĝo Abdul-Aziz bin Saud en la oficiala dinastia naskosinsekvo. Li edukiĝis en islamo, moderna kulturo kaj diplomatio kune kun siaj fratoj en la reĝa kortumo. Laŭ oficialaj informoj li ampleksigis sian edukon per tutmondaj vojaĝoj kaj ampleksa legado.

La princo apartenis al la potenca grupo de "sep Sudairi", la sep filoj kiujn la ŝtatofondinto havis kun sia preferata edzino Hasa bint Sudairi. Princo Naif, la ministro pri internaj aferoj, kaj princo Salman, la guberniestro de Riado, same apartenas al tiu grupo. La filo de Sultan, princo Bandar, inter la jaroj 1983 kaj 2005 estis sauda ambasadoro en Usono. Princo Ĥalid, plia filo de Sultan, estas vica ministro pri defendo kaj estis signifa sauda generalo en la Golfa Milito de 1991.

Princo Sultan estis plurfoje edziĝinta. El tiuj geedzecoj li havis plo ol 16 filintojn kaj 17 filojn. Lia dua edzino princino Munira Bint Abdul Aziz Bin Musaid Al Saud en la amaskomunikiloj de Sauda Arabio kutime nomatas "lia precipa edzino".

Notoj