Sultana Khadija
Aspekto
Sultana Khadija | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1600 en Golconda |
Morto | 1-an de januaro 1665 (65-jaraĝa) en Golconda |
Ŝtataneco | Mogola Imperio |
Okupo | |
Okupo | monarko regento |
Sultana Khadija [ĥaDIja] (naskiĝis ĉirkaŭ 1600 en Golkonda, Barato kaj mortis samloke post 1665) estis reĝino kaj reganto de la barata distrikto Bijapur, kiu havis bonajn rilatojn kun la Nederlanda Orient-hinda Kompanio (VOC).
Ŝi naskiĝis kiel filino de Muhammad Qutb Shah (1593 - 1626), la sultano de Golkonda en Barato. En 1633 ŝi edziniĝis kun Muhammad Adil Shan kiu estis sultano de Bijapur. Sultana Khadija fariĝis lia plej grava edzino. Ĉirkaŭ 1635 Sultana Khadija estis ŝlosila persono en la forigo de ministro Khawas Khan dum palaca revolucio. Post la morto de sia edzo (1656), ŝi estis la plej potenca persono en la sultanlando dum kelkaj jaroj. Poste ŝi nomiĝis Bari Sahiba, kio signifas 'granda lordino' [1].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (nl) djr, Digitaal Vrouwenlexicon van Nederland (cifereca virina leksikono de Nederlando), resources.huygens.knaw.nl, la 17-an de septembro 2019.