Sunsekvilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sunsekviloj FEiNA.

Sunsekvilo, aŭ suna sekvanto, estas aparato kiu sekvas la Sunon kaj kiu povas havi malsamajn utilojn. Ĝia ĉefa aplikaĵo estas la akirado de sunenergio, aŭ surinstalinte sunpanelojn ĉu platajn ĉu de koncentrado, aŭ surinstalinte spegulojn por ke ili kocententrigu la lumon en punkton por la akirado de energio je alta temperaturo.

Du-aksaj sekvantoj[redakti | redakti fonton]

Por ke la sekvanto povu sekvi kun precizeco, nepras ke ĝi havu du aksojn. La precizeco estas necesa por la aplikaĵoj kiuj koncentrigas la sunlumon, sed por la plataj sunpaneloj ne necesas multa precizeco.

Ekzistas precipe du sistemoj de sekvado. Unu estas pere de mikrokontrolilo kiu kalkulas la situon de la Suno kaj faras ĝin sekvi. La alia sistemo estas, krom la kontrolila elektronikaĵo, instalinte sondilon kiu detektas la lumon el la Suno kaj ĝin sekvas.

Okaze ke sur la sunsekvilo troviĝas plataj sunpaneloj, la pliiĝo de la rendimento rilate al fiksaj sunpaneloj en la plej favora klineco, estas de 28 al 38% jare en preskaŭ la tuta mondo.

Unu-aksaj sekvantoj[redakti | redakti fonton]

Por aplikaĵoj kiuj ne bezonas precizecon kiel tiu de la sunpalenoj, la unu-aksaj sekvantoj povas utili malgraŭ la energio kaptita estas je pli malgranda kvanto.

Polusa akso[redakti | redakti fonton]

La akso estas laŭ direkto nord-suda kaj proksimume paralela je la la akso de la Tero. La plataĵo iras oriente okcidenten. La pliiĝo de la rendimento rilate al fiksaj paneloj, estas de 23 al 33%.

Vertikala akso[redakti | redakti fonton]

La klineco de la sunpaneloj ne moviĝas kaj la sekvanto iras oriente okcidenten tra la sudo. La pliiĝo de la rendimento estas malpli, inter 18 kaj 26%.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Tradukita el la Kataluna Vikipedio