Super Smash Bros. for Nintendo 3DS and Wii U

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Super Smash Bros. for Nintendo 3DS and Wii U

Disvolvo Sora Ltd.
Eldoninto Nintendo
Direktoro Masahiro Sakurai
Serio Super Smash Bros.
Platformo Nintendo 3DS
Ĝenro batala videoludo
Ludomaniero multludista videoludo
Regilo ludstirilo
PEGI-klasifiko PEGI 12
ESRB-klasifiko Everyone (Ĉiuj) 10+
vdr

Super Smash Bros. for Nintendo 3DS kaj Super Smash Bros. for Wii U estas batalaj videoludoj kreitaj de Sora Ltd. kaj Bandai Namco Games, kun la helpo de tri-Crescendo,[1] kaj eldonita de Nintendo por la videoludiloj Nintendo 3DS kaj Wii U. Kvankam la nomoj kaj enhavoj estas similaj, ili estas oficiale konsiderataj kiel apartaj, kiel la kvara kaj kvina ludoj de la ludserio Super Smash Bros., ludserio kreita kaj direktita de Masahiro Sakurai.[2]

Kiel la aliaj ludoj de la ludserio, Super Smash Bros. for Nintendo 3DS kaj Super Smash Bros. for Wii U estas netradiciaj batalaj ludoj, en kiuj la ludantoj devas uzi diversajn atakojn por puŝi la aliajn ludantojn ekster la arena ludloko. La ludoj estas interseriaj inter diversaj ludoj en diversaj universoj. La ludoj enhavas elementojn, rolulojn, aĵojn, muzikojn kaj ludlokojn de pluraj ludserioj de Nintendo kiel Mario, Donkey Kong, Pokémon, Fire Emblem, Kirby, Metroid, Star Fox, The Legend of Zelda, Kid Icarus, Animal Crossing sed ankaŭ de ludserioj kiuj ne apartenas al Nintendo, kiel Sonic the Hedgehog kaj Bayonetta de Sega, Mega Man kaj Street Fighter de Capcom, Pac-Man de Bandai Namco, kaj Final Fantasy VII de Square Enix. La ludoj enhavas novajn aldonaĵojn, kiel la eblon batali kontraŭ sep aliaj ludantoj samtempe (en la versio por Wii U), uzi Amiibo-jn, krei sian propran Mii-batalanton, elŝuti novan enhavon post la lanĉo de la ludo. Kelkaj elementoj de antaŭaj ludoj estis forigitaj, kiel la aventura reĝimo de Brawl.

Tiuj ludoj estis anoncitaj dum E3 2011, sed la kreado ne ekis antaŭ la jaro 2012, kaj la unua publika elmontrado de la ludo okazis dum E3 2013. La ludoj estis faritaj por havi rapidecon inter tiu de Brawl kaj tiu de Melee. La versio por 3DS estis lanĉita en Japanujo en septembro 2014, kaj en la sekva monato en Norda Ameriko, Eŭropo kaj Aŭstralio. La versio por Wii U estis lanĉita en Norda Ameriko, Eŭropo kaj Aŭstralio en novembro 2014, kaj en la sekva monato en Japanujo.

Recenzistoj laŭdis la bonan ekvilibrigadon de la kernaj elementoj de la ludserio, sed plendis pri kelkaj problemoj rilate al trainterreta uzado. Ambaŭ versioj tre bone vendiĝis: Nintendo vendis pli ol 8,59 milionoj da 3DS-aj kopioj kaj pli ol 5,16 milionoj da Wii U-aj kopioj tutmonde en decembro 2016.

Referencoj[redakti | redakti fonton]