Supera Konsilio de Kirgizio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Supera Konsilio de Kirgizio
emblemo
unuĉambra parlamento
Antaŭe Supreme Soviet of the Kirghiz Soviet Socialist Republic vd
Lando(j) Kirgizio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Supera Konsilio de Kirgizio - kirgize Жогорку Кеңеш, latinliterigita Ĵogorku Keneŝ, Žoghorku Keňgeshangle Jogorku Kenesh, prononco [d͡ʒoʁorqu keŋeʃ] estas la supera parlamenta organo de Kirgizio, konsistanta el unu parlamenta ĉambro. La parlamentejo situas en la nacia ĉefurbo Biŝkeko. Kiel oficiala fondodato de la parlamento konsideratas la kreo de Supera Soveto de Kirgiza SSR en Sovetunio dum la jaro 1938. Post la falo de Sovetunio kaj la kreo de sendependa Kirgiza Respubliko, la parlamento havas 90 membrojn, kiuj estas elektataj por periodo de 5 jaroj per proporcia reprezentado laŭ la sumaj naciaj rezultoj de parlamentaj balotoj (laŭ artikolo 54 de la Konstitucio de Kirgizio de oktobro 2007).


Antaŭ la restrukturigo de la parlamento al nur unu ĉambro laŭ la Konstitucio de Kirgizio de oktobro 2007, la Supera Konsilio konsistis el la Leĝdona Asembleo (Mjizam Chygaruu Ĵjijnj, la supera ĉambro) kaj la Asembleo de Popolaj Reprezentantoj (El Okuldor Ĵjijnj, la malalta ĉambro) kun respektive 60 kaj 45 membroj. La membroj de ambaŭ ĉambroj estis elektitaj por daŭro de 5 jaroj.

Gvidantoj de la Supera Konsilio de Kirgizio[redakti | redakti fonton]

  • Omurbek Tekebayev 27-a de marto 2005 ĝis 27-a de februaro 2006
  • Marat Sultanov 2-a de marto 2006 ĝis oktobro 2007
  • Adahan Madumarov 24-a de decembro 2007 ĝis 29-a de majo 2008
  • Aitibai Tagajev 29-a de majo 2008 ĝis nun