Supera kategorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Supera kategorio
sporta ligo
nacia ĉampionkonkurso
Komenco 6-a de junio 1930 vd
Lando(j)  Albanio
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Supera kategorio - albane Kategoria Superiore - estas la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj en Albanio. Ĝin organizas la Federacio Albania de Futbalo, albane Federata Shqiptare e Futbollit. Ĝis 1998 ĝi estis nomita Kategoria e Parë ("Unua kategorio"), poste ĝi ankaŭ estis nomita Kampionati Shqiptar (do "Ĉampioneco albana") kaj Superliga. Unuafoje en la ligo en 1924 organiziĝis matĉoj inter la unuaj viraj futbalklubaj teamoj el Bulgario. La ĉampiono en 2023 estas la klubo FK Partizani Tirana, sed sume plej ofte en la historio ĉampionis la klubo KF Tirana (Klubi i Futbollit Tirana) - laŭ la stato de 2023 entute 26-foje.