Superlópez (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Superlópez
filmo
Originala titolo Superlópez
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2018
Ĝenro komedia filmo, superheroa filmo
Kameraado Arnau Valls Colomer
Reĝisoro(j) Javier Ruiz Caldera
Scenaro Borja Cobeaga • Diego San José
Muziko de Fernando Velázquez
Rolantoj Dani Rovira • Alexandra Jiménez • Julián López • Pedro Casablanc • Gracia Olayo • Maribel Verdú • Nao Albet • Gonzalo de Castro • Mireia Portas • Marc Rodríguez Naque • Carlos Zabala • Josep María Riera
Produktinta firmao Mediaset España 
Movistar Plus+ 
Telecinco Cinema
IMDb
vdr

Superlópez [Superlópez] estas hispana komedia filmo de 2018 reĝisorita de Javier Ruiz Caldera, ĉefrolulita de Dani Rovira. Ĝi estas bazita sur samnoma rolulo de bildoliteraturo fare de Jan, kiu siavice estas parodio de superheroo nome Superman.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En fora planedo sciencisto kreis infanon kun superpovoj. La maliculo Skorba ekkonis tion, kaj lia filino Agata klopodas kapti la infanon. Alvenante al la tera orbito, la ŝipo de la infano akcidentas kontraŭ hispana satelito Hispasat kaj devojiĝas: dum la ŝipo de Ágata falas en Usono, tiu de la infano falas en Hispanio, kie la infano estas adoptita de la familio López, kiu tuj malkovras, ke Juan havas grandajn povojn: la gepatroj instruas al li malelstariĝi por havi facilan vivon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Dani Rovira kiel Juan López "Superlópez"
  • Alexandra Jiménez kiel Luisa Lanas
  • Julián López kiel Jaime González Lidenbrock
  • Pedro Casablanc kiel la patro de López en la Tero
  • Gracia Olayo kiel la patrino de López en la Tero
  • Maribel Verdú kiel Ágata Müller.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Superlópez (película) en la hispana Vikipedio.