Dani Rovira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dani Rovira
Persona informo
Dani Rovira
Naskonomo Daniel Rovira de Rivas
Naskiĝo 1-an de novembro 1980 (1980-11-01) (43-jaraĝa)
en Malago
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Granado vd
Profesio
Okupo komikistohumuristo • monologist • aktoro vd
Aktiva dum 2008– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Daniel ROVIRA de Rivas, plej ofte konata simple kiel Dani Rovira (Malago, 1a de novembro 1980), estas hispana aktoro, prezentisto, komediisto, radiparolanto kaj filantropo. Li ricevis la Goya-premion en 2015 al la plej bona novula aktoro pro la filmo Ocho apellidos vascos, reĝisorita de Emilio Martínez-Lázaro.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Li ekkarieris kiel monologisto kaj en la programo Nuevos cómicos de la kanalo Comedy Central. Poste li sukcesis kiel komediisto por televidaj programoj kiel Estas no son las noticias (Cuatro) kaj kunlabore ĉe Con hache de Eva (la Sexta). Li ankaŭ formis parton de la teamoj de No le digas a mamá que trabajo en la tele (Cuatro), kun Goyo Jiménez, David Perdomo kaj Iñaki Urrutia, kaj de Alguien tenía que decirlo (la Sexta), kun Txabi Franquesa kaj David Broncano.​ Dum du jaroj, li kunlaboris en la programo Abierto hasta las 2 (Radio Nacional de España), kun Quequé. Dume pli pluigis sian karieron en televido kaj kiel monologisto kun Miguel Lago, Txabi Franquesa kaj David Broncano inter multaj aliaj. Li aparte prezentis sian propran spektaklon ¿Quieres salir conmigo? en Barcelono (Teatre Alexandra) kaj Madrido (Teatro Alcázar), kiu finiĝis en 2014.

En somero 2013 oni ekfilmis Ocho apellidos vascos kun Clara Lago, Karra Elejalde kaj Carmen Machi, lia debuto kiel kina aktoro. Poste oni ekfilmis la serion de Globomedia, B&B en Telecinco, en kiu li ludas la rolon de Juan, aspiranto en la redakcio de la revuo B&B, kun aliaj aktoroj kiel Belén Rueda, Macarena García, Fran Perea, Carlos Iglesias, Neus Sanz kaj Luisa Martín, inter multaj alaij.​ En marto 2014 oni premierigis Ocho apellidos vascos ege sukcese, iĝante la plej biletvenda filmo de la historio de la hispana kino. Li estis prezentisto de la ceremonioj de la Goya-premioj (29a, 30a kaj 31a, 2015, 2016 kaj 2017).

En 2015 li estis protagonisto de la komedio Ahora o nunca, kie ludis María Valverde, Jordi Sánchez, Yolanda Ramos, Clara Lago kaj la kantistino Melody, inter aliaj aktoroj.​ En la 20a de novembro 2015 premieris Ocho apellidos catalanes, sekvaĵo de Ocho apellidos vascos.

En 2016 premieris El futuro no es lo que era, en kiu li estis protagonista, kun Carmen Maura, en kiu li ludas la rolon de divenisto. En la 4a de novembro 2016 premieris granda defio kiel aktoro, nome lia unua drama filmo, 100 metros, reĝisorita de Marcel Barrena, en kiu li ludas la rolon de viro kiu suferas pro multloka sklerozo. En 2018 li estis unu de la protagonistoj de la komedia filmo Thi Mai, rumbo a Vietnam kun Carmen Machi, Adriana Ozores kaj Aitana Sánchez-Gijón. Samjare, la reĝisoro Emilio Martínez Lázaro dungis lin por nova amafera komedio, Miamor perdido, kiun li protagonistigis kun Michelle Jenner, en kiu li ludas la rolon de Mario, inspirita en la aktoro mem. Samjare li estis ankaŭ protagonisto de Superlópez de Javier Ruiz Caldera, en kiu li ludas la rolon de mita rolulo de bildliteraturo.

En 2021 li partoprenis en la komedia filmo pri Kristnasko nome Cuidado con lo que deseas, reĝisorita de Fernando Colomo.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Jaro Titolo rolulo Reĝisoro
2013 Lluvia de albóndigas 2 Brent McHale (voĉo) Cody Cameron kaj Kris Pearn
2014 Ocho apellidos vascos Rafael «Rafa» Quirós Emilio Martínez-Lázaro
2015 Ahora o nunca Alejandro «Álex» Fernández María Ripoll
Atrapa la bandera Richard Carson (voĉo) Enrique Gato
Ocho apellidos catalanes Rafael «Rafa» Quirós Emilio Martínez-Lázaro
2016 El futuro ya no es lo que era Carlos Pedro L. Barbero
Ozzy Fronky (voĉo) Alberto Rodríguez
100 metros Ramón Marcel Barrena
2018 Thi Mai, rumbo a Vietnam Andrés Patricia Ferreira
Miamor perdido Mario Laguna Emilio Martínez Lázaro
Superlópez Juan López / Superlópez Javier Ruiz Caldera
Peter Rabbit Peter Rabbit (voĉo) Will Gluck
Todos los caminos Él mismo Paola García Costas
2019 Taxi a Gibraltar León Lafuente Alejo Flah
Los Japón Paco Japón Álvaro Díaz Lorenzo
2020 Peter Rabbit 2: The Runaway Peter Rabbit (voĉo) Will Gluck
2021 Jungle Cruise Sancho Jaume Collet-Serra
Mediterráneo Gerard Canals Marcel Barrena
Cuidado con lo que deseas Miguel Fernando Colomo
2022 Voy a pasármelo bien Paco Perona David Serrano de la Peña


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Dani Rovira en la hispana Vikipedio.