Macarena García

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Macarena García
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aprilo 1988 (1988-04-26) (35-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Aŭtonoma Universitato de Madrido vd
Familio
Patrino Amairani vd
Gefratoj Javier Ambrossi vd
Amkunulo Leiva vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • kantisto • arta gimnastikisto vd
Aktiva dum 2008– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Macarena García de la Camacha Gutiérrez-Ambrossi konata kiel Macarena GARCÍA (Madrido, 26a de aprilo 1988) estas hispana aktorino. Ŝi partoprenis en diversaj filmoj kaj en 2012 ŝi ricevis la Arĝentan Konkon al la plej bona aktorino en la Donostia Internacia Kinfestivalo kaj la Goya-premion al la plej bona novula aktorino pro sia protagonista ludado en la filmo Blancanieves. Ŝi estas fratino de la reĝisoro de kino kaj televido Javier Ambrossi.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi debutis 13-jaraĝa en teatraĵo En el nombre de la Infanta Carlota. Samtempe ŝi lernis dancadon kaj kantadon. Ŝi partoprenis en diversaj televidseriój per epizodaj roloj kiel en Hospital Central, Punta Escarlata kaj El internado. En 2010 ŝi protagonistis en serieto de Telecinco nome El pacto, per la rolo de Ana, junulino kiu kun grupo de amikinoj decidas gravediĝi. Tamen la rolo kiu popularigis ŝin estis tiu de Chelo, la filino de la gepordistoj en Amar en tiempos revueltos inter 2010 kaj 2012.

Ekde la 2a de majo 2013 ŝi protagonistis dum preskaŭ du jaroj en la teatraĵo La llamada en la Teatro Lara, muzikalo verkita kaj reĝisorita de Javier Ambrossi kaj Javier Calvo en kiu ŝi ludis la rolon de María Casado, kiu venas al kristana kampadejo kun sia amikino Susana Romero (Anna Castillo). En 2015 ŝi protagonistis en la televida filmo La española inglesa de Televisión Española kun Carles Francino kaj Lola Herrera, adaptaĵo el famaj Novelas ejemplares de Miguel de Cervantes. La 4an de decembro 2015 premieris Palmeras en la nieve, de Fernando González Molina, filmo en kiu Macarena ludas la rolon de Julia, pionira virino kiu vivas kiam Fernando Poo (nuntempa Bioko) estis parte de la Hispana Gvineo.​

En aŭgusto 2016 ŝi ekfilmis la kinadaptaĵon de teatraĵo La llamada, kiun ŝi protagonistis, reĝisorita de Javier Ambrossi kaj Javier Calvo kun granda parto de la aktoraro kun Anna Castillo, Gracia Olayo, Belén Cuesta kaj Richard Collins-Moore. En novembro 2016 ŝi aliĝis al la filmo Que baje Dios y lo vea, komedio reĝisorita de Curro Velázquez kaj protagonistigita de Karra Elejalde kaj Alain Hernández. En junio 2017 ŝi aliĝis al la tria sezono de la serio de Televisión Española El Ministerio del Tiempo, en kiu ŝi ludas la rolon de Lola Mendieta.​ En januaro 2018 ŝi ekfilmis por La 1 en La otra mirada, serio en kiu ŝi ludas la rolon de Manuela, nova direktorino de akademio de junulinoj en Sevilo en la 1920-aj jaroj.

En 2023 ŝi ree laboris kun Los Javis (paro de reĝisoroj formita de Javier Calvo kaj Javier Ambrossi) kiel protagonisto de la serio La Mesías, en kiu ŝi ludas la rolon de Irene, virino edukita en sekteca kristana familio, kiu suferas proan traŭmaton.​

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Jaro Titolo Rolo Reĝisoro
2012 Blancanieves Carmen Pablo Berger
2014 Todos están muertos Nadia Beatriz Sanchís
2015 Palmeras en la nieve Julia Fernando González Molina
2016 Villaviciosa de al lado Sole Nacho G. Velilla
2017 La llamada María Casado Javier Ambrossi kaj Javier Calvo
Smurfs: The Lost Village Pitufina Kelly Asbury
2018 Que baje Dios y lo vea Sara Curro Velázquez
2019 A pesar de todo Lucía Gabriela Tagliavini
Ventajas de viajar en tren Rosa Aritz Moreno
2020 El arte de volver Noemí Pedro Collantes
2024 Una casa en llamas Dani de la Orden

Televidaj serioj[redakti | redakti fonton]

Jaro Titolo Rolo Notoj
2009 Hospital Central Cristina 1 epizodo
2010 El pacto Ana Alcides Televida filmo
El internado Gema Ofta aktoraro (T7); 6 epizodoj
2010–2012 Amar en tiempos revueltos Consuelo «Chelo» Muñoz Ruiz Ĉefa aktoraro (T6-T7); 337 epizodoj
2011 Punta Escarlata Raquel Solís Ofta aktoraro; 8 epizodoj
Hospital Central (serie de televisión)Hospital Central Sol Martí 2 epizodoj
2012 Amar en tiempos revueltos: La muerte a escena Consuelo «Chelo» Muñoz Ruiz Televida filmo
2012–2013 Luna, el misterio de Calenda Vera Mendoza Morales Ĉefa aktoraro; 20 epizodoj
2013 Niños robados Violeta Televida filmo
2014–2015 B&b, de boca en boca Sonia Balboa Bermejo Ĉefa aktoraro; 29 epizodoj
2015 La española inglesa Isabel Televida filmo
2016–2019 Paquita Salas Ŝi mem Speciala kunlaborado; 2 epizodoj
2017–2020 El Ministerio del Tiempo Dolores «Lola» Mendieta Ĉefa aktoraro (T2-T3); 11 epizodoj
2018–2019 La otra mirada Manuela Martín Casado Ĉefa aktoraro; 21 epizodoj
2021–2022 Paraíso Paula Costa Protagonista; 15 epizodoj
2022 Las de la última fila Pilu Speciala kunlaborado; 2 epizodoj
2023 La Mesías Irene Puig Baró Protagonista; 7 epizodoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Macarena García en la hispana Vikipedio.